El la Nova Testamento II
La Agoj de la Apostoloj:
„Ĉapitro 2
1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. 2 Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. 4 Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
5 Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. 6 Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj--ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio. 12 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas? 13 Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.“
More information
Visible by: Everyone
All rights reserved
-
Taken on Saturday August 1, 2009
-
Posted on Tuesday August 4, 2009
- 769 visits
0 comments