Hieraŭ mi estis en mia ĝardeno fortiranta “neinvititajn” herbojn (ili insistas ade naski kaj kreskas tre rapide, pli ol la plantitaj kaj de ni ŝatataj plantaĵoj) – kaj mi estis vizitata de ĉi tiu verda lacerteto, ebla juna igvano ("Iguana iguana"), reptilia specio tre ofta en nia regiono Amazonio.
Mi alparolis ĝin en Esperanto, sed la verda etuleto ne respondis. Ĉu mi fuŝe parolis aŭ ĝi ne komprenas ankoraŭ la Internacian Lingvon? Nu, eble ĝi estas krokodilo…
1 comment
Júlio César PEDROSA said:
Mi alparolis ĝin en Esperanto, sed la verda etuleto ne respondis. Ĉu mi fuŝe parolis aŭ ĝi ne komprenas ankoraŭ la Internacian Lingvon? Nu, eble ĝi estas krokodilo…