mi estas Pele
Foje ni, la “malgranduloj”, decidis krei nian propran teamon, nur nian, kiun la “grandulaĉoj” ne povus regi. La ideon, mian, entuziasme kaj unuanime aprobis ĉiuj niaj amikoj. Dum ne longa kunveno antaŭ mia domo, ni prizorgis aranĝi malnovajn ŝtrumpojn por ke el ili ni preparu pilkon. Baldaŭ ni havis tro da ŝtrumpoj, kelkaj kun malgrandaj truoj, ankoraŭ uzeblaj, malmulte difektitaj por ke oni ilin forĵetu. Ni pretigis la pilkon kaj preparis nian unuan stratludon « oficialan » en mia strato. Oni uzis ŝuojn kiel trabojn (malmultaj el ni ilin havis) por la golejoj.
More information
Visible by: Everyone
All rights reserved
-
Taken on Thursday March 25, 2010
-
Posted on Monday September 10, 2012
- 1 098 visits
0 comments