Loading

Hazarda trovaĵo

La germana titolo estas esperante "Esperanto-kompendio por la komercisto", kaj pluen ene, "Laŭ Pitman - Commercial Esperanto, de W.M. Page prilaborita por Germanoj", eldonita 1926, Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel GmbH Berlin/Dresden".

Mi tute senkaŭze kaj hazarde travidis librobretaron kun malnovaj aĵoj de mia patro (li jam ne vivas) kaj trovis ĉi tiun libreton. Mi tute ne sciis ke li okupiĝis pri Esperanto, ĉefe ne en la ekonomia fako ĉar li estis fizikisto. Probable ĝi estas de mia avo kiu estis librotenisto. Mi neniam konis lin ĉar li mortis jam en la jaro de mia naskiĝo. Estas ja interesa afero eltrovi ion pri onia familio kio tute ne konatis antaŭe.
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

All rights reserved

Report this photo as inappropriate

1 comment

Bernardo said:

Dankon pro la kontribuo, Felix. Pri la Godesberg-a Max Butin, grava germana Esperanto-vortaristo kaj unu el la fondintoj de Esperanta recenziko, troviĝas biografio tie ĉi (en la germana).
16 years ago ( translate )