Mezepoka ĥoralo Disinjoro, nin indulgu - kantas Miroslav Smyčka
„Hospodine, pomiluj ny“ estas unu el la plej malnovaj konataj ĉeĥaj religiaj kantoj. Ĝi devenas el la 10-a/11-a jarcento kaj estas simpla preĝo al Dio, en kiu la kantantoj petas kompaton, pacon, prosperon kaj savon. La kanto havas gravan lokon en la ĉeĥa kultura kaj spirita historio kaj estas konsiderata unu el la bazaj monumentoj de la malnova ĉeĥa literaturo.
Registrite en České Budějovice, en februaro 2011, dum solenaĵo en Pastra Hejmo okaze de la 90jariĝo de Josef Kobza
Klavarakompanas Ladislav Tříska.
Filmis Vladimír Türk.
More information
Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike
-
Filmed on Friday September 11, 2026
-
Posted on Friday September 11, 2026
0 comments