Renoma ĉeĥa poetino daŭre aktive favoranta kaj subtenanta Esperanton kaj ĝian ideon
verkis kaj aperigis la spiritan poemon Je jaro / Estas printempo
kun tradukoj al 55 lingvoj (inkluzive Esperanton en traduko de M. Malovec).
Eldonis la eldonejo Grantis en Ústí nad Orlicí (Ĉeĥio) en la jaro 2019.
ISBN 978-80-86619-64-4
La libreto akiris diplomon kaj lokon en la Ĉeĥa libro de rekordoj
kiel ĉeĥa libro entenanta tradukojn
al plej multaj lingvoj. La titolpaĝo estas intence laŭ la deziro de la aŭtorino
nur ĉeĥ- kaj Esperantlingva.
Pri la aŭtorino:
eo.wikipedia.org/wiki/Věra_Ludíková
La poemon en la ĉeĥa originalo kaj en Esperanto-traduko vi povas legi en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48760080 (formato JPG)
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48760064 (formato Word, elŝutebla nur por la membroj de Ipernitio)
0 comments