Loading

Muzeo pri Karel Hynek Mácha en Doksy

La muzeo pri la ĉeĥa romantisma poeto (1810-1836),
eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Hynek_Mácha
aŭtoro de la poemo "MAJO"
eo.wikipedia.org/wiki/Máj
situas en la plej malnova konstruaĵo de la komunumo Doksy eo.wikipedia.org/wiki/Doksy
norde de Ĉeĥio, apud la lago de Mácha, en unu el la plej romantikaj regionoj de la lando.
Sube dekstre videblas kelkaj el fremdlingvaj TRADUKOJ DE LA POEMO, inter ili ankaŭ la Esperanta (de Tomáš Pumpr).
La SONREGISTRAĴON de la komenco de la poemo vi povas aŭdi ĉi-tie:
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/10509109
La urbeto grava ankaŭ en historio de Esperanto en Ĉeĥoslovakio, ĉar en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ĝi estis okazloko de popularaj Someraj Esperanto-Kolegioj.
eo.wikipedia.org/wiki/Somera_Esperanto-Kolegio_en_Doksy
Direktorino de la urba biblioteko kaj kulturcentro en Doksy Renata Mauserová aktive parolas Esperanton.
La muzea ligna domo el la 17-a jarcento nekutimas ankaŭ per tio, ke la supra parto lueblas por kameretosa turisma tranokto.
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

Attribution + non Commercial + share Alike

Report this photo as inappropriate