Mi ĵus sendis al presejo la lastan ĉi-jaran numeron de la revuo Juna Amiko. La enhavo legeblas sur la sekva bildo.
Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston.
Vidu pli ĉe:
www.ilei.info/revuoj
1 comment
Dr. Molnár Lajos said: