Detala gramatiko de Esperanto en la nederlanda. Sur la foto la 5a eld. 1950, 344 p.
Pri la nederlanda esperantisto-laboristo (domfarbisto) Frits Faulhaber (1893-1979), vd. en Vikipedio:
eo.wikipedia.org/wiki/Frits_Faulhaber.
Lia Esperanto-heredaĵo estis forĵetita post lia morto. Pri lia rolo en AdE (at-isto kaj subtenanto de Isbrucker) vd. en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 4 (BK IV):
esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro
1 comment
Bernardo said:
La "deksesregula gramatiko" dekomence estis propaganda mito. Eĉ nur la Fundamentaj Gramatikoj probable enhavas pli ol 150 reguloj (dependas de la difino de "regulo"). Pliaj gramatikaj reguloj troveblas en la Fundamenta Ekzercaro kaj la Universala Vortaro. Pli detale mi priskribis tion en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I, p. 103).
Al kiu decido de AdE pri vortkategorioj de radikoj vi referencas, Hilmar?