Laŭ libro-metia vidpunkto tute profesia kaj riĉa difin-vortaro, kiu aperis 15 jarojn antaŭ PIV 1970 kaj eĉ jam enhavas etimologian notojn de ĉiu kapvorto - informo, kiu mankas eĉ ankoraŭ en PIV 2005. Sur la foto la volumo I, literoj A-K. Lingve kaj enhave ĝi tamen estas tiel fuŝa, ke la Akademio, same kiel ĉiuj recenzintoj kondamnis ĝin kaj avertis, ke ĝi estas kontraŭfundamenta, vd. tie ĉi:
www.ipernity.com/doc/bernardo/19252057.
Post tio la aŭtoro Azorin rezignis eldoni la jam pretan duan parton L-Z kaj kabeis. Pri Azorin vd. tie ĉi:
eo.wikipedia.org/wiki/Francisco_Azor%C3%ADn_Izquierdo.
1 comment
Bernardo said: