Loading

Proverba kalendaro 2012

Kovrilpaĝo de la kalendaro
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

All rights reserved

Report this photo as inappropriate

5 comments

Rob Keetlaer replied to :

Ne, estas iom pli ol 50 esperantaj proverboj (el la libro de Zamenhof). La kalendaro estas libere elŝutebla el la retejo www.proverbaro.net ...
12 years ago ( translate )

Roland Platteau said:

ĉu vi povas fari el ĝi programon, instaleblan sur la komputilo, kiu aŭtomate elmontros ĉiun semajnon sekvantan paĝon (kun la proverbo). Tio kunigus utilon kaj agrablon, Esperante!
12 years ago ( translate )

Rob Keetlaer replied to Roland Platteau:

Roland,

Nu, fari programon por komputiloj... Mi scias programi, sed tion fari...? Kiel?
Kian komputilon vi havas (mastruma sistemo)? Kiel ĝi montru la proverbon de la semajno? Kaj kion pri novaj jaroj?

Fakte mi ja jam pripensis fari ion pri "proverbo de la tago", en la retejo mem. Do necesus iri nur al iu paĝo kaj vi estus alidirektita al la paĝo de la koncerna proverbo. Aŭ vi trovus ligilon al la ĝusta paĝo rekte sur la frontpaĝo.
Sed ĉar ankoraŭ estas iom multe da alia laboro pri la retejo mi ne jam vere okupiĝis pri tio. Sed via sugesto/peto estas ja instigo denove pripensi, kaj eble eĉ finfine fari...
Kion vi pensas pri tiu ideo?
12 years ago ( translate )

Roland Platteau said:

mi havas du komputilojn, unu kun Vindozo, kaj unu kun Linukso.
Mi ne havas programon, kiu montras kalendaron, sed mi pensas, ke tio ekzistas. Mi nur pensis, ke tia programo, kiu parolus Esperante estus bone ideo.
12 years ago ( translate )

Rob Keetlaer replied to Roland Platteau:

Hmmmm... Mi pripensos. Mi ekhavis ideeton, sed necesos iom funde elpensi kaj esplori tion, kaj poste fari la koncernan programon.
Vi havas du diverstipajn komputilojn; mia ideeto rilatas al nova paĝo en la retejo.

Ĉiu kiu havas ideon, sugeston: skribu al mi (per iperpoŝto aŭ per normala retpoŝto).
12 years ago ( translate )