Loading

Por Neda, viktimo de polica teroro en Irano

http://eo.wikipedia.org/wiki/Murdo_de_Neda_Aga-Soltan

Cezar

Dum surstrate murd' okazas...

(Por Neda, irana studentino, viktimo
de postbalota polica teroro en Irano)


Dum surstrate murd' okazas,
ĉar polic' batalekstazas,
"Ĉef' de l' ringoj" surekranas,
ĉar protestoj certe vanas.

Filmfiguro ekridetas,
dum junul' pri helpo petas.
La protestoj televide
ne videblas, plu inside.

Neda jam ensange kuŝas.
Ŝia kap' la teron tuŝas.
Sian morton ŝi divenis,
kaj ĝin ne eviti penis.

Ŝi por tiuj homoj mortis,
kiuj en la land' senvortis,
ilin sur la strat' subtenis,
ĝis ŝi pro la kuglo svenis.

Ŝi ne celis karieron,
sed nur amon kaj la veron,
kontraŭ ĉia ŝtatperforto,
por justeco, ĝis la morto!

28.07.009



Rimarkoj:
http://en.wikipedia.org/wiki/Death_of_Neda_Agha-Soltan

http://eo.wikipedia.org/wiki/Murdo_de_Neda_Aga-Soltan

Kanto pri Neda ĉe la amikoReza: https://www.ipernity.com/blog/reza.torabi/170502
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

All rights reserved

Report this photo as inappropriate

2 comments

Reto said:

kara Cezar! kiom vere kaj klare vi esprimis la aferon ...
dankon ...
14 years ago ( translate )

Hans-Georg Kaiser said:

Dankon!
14 years ago ( translate )