Loading

Donjo kiel tombovartistino

fotis Cezar

Cezar

Nur gastoj surtere


Jen eble estas lasta foj',
ke mia man' en via kuŝas,
ke mi, migranto, sur la voj',
jen viajn dolĉajn lipojn tuŝas.

Vi ridas hele kaj kun ĝoj'
kaj tiel softe min karesas.
Sed mi, migranto sur la voj',
pri mia timo nun konfesas.

Ni estas gastoj nur sur Ter',
eĉ, se ni kiel ajn feliĉas.
Pro l' skeletul' aŭ Lucifer'
plej rava amo ja finiĝas.

Ne por eterne brulas am',
finiĝas tiu kiel ĉio.
Kaj ĝuste tial, kara dam',
vi amu plu min kun pasio.

Ja eble estas lasta foj',
ke mia man' en via kuŝas,
ke mi, nur gasto sur la voj',
jen viajn dolĉajn lipojn tuŝas.
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

All rights reserved

Report this photo as inappropriate