Marinjo
Memoro pri Marinjo A.
Sentimentala kanto nr-o 1004
En tiu tag' sub blua lun' septembre
ĉe juna pruna arbo en komfort'
mi tenis ŝin, la palan mutan karan,
kaj kiel sonĝon, en la brak' sen vort'.
Kaj super ni somere en ĉielo
mi vidis nubon longe kun fervor'.
Ĝi estis blanka, nekredeble alta.
Ĉe l' rerigardo ĝi jam estis for.
2
De tiu tago pasis multaj lunoj,
kaj nuboj naĝis multaj en la vent'.
La prunaj arboj eble ne plu staras,
kaj pro l' demand' pri mia amkontent':
mi diras nun, mi tute ne memoras,
amik', sed vin komprenas kun konsent'.
Vizaĝo ŝia tamen tiom foras.
Mi scias nur, mi kisis ŝin kun sent'.
3
Kaj eĉ la kis', ĝi estus forgesita,
se ne estintus tie tiu nub'.
Mi scias ĝin kaj ĉiam ĝin mi scios.
Ĝi ege blankis en la alt', sen dub'.
La prunaj arboj eble eĉ plu floras.
Ĉu sepa id' de l' in' ĵus krias en la fru'?
Sed tiu nubo floris nur minutojn,
ĉe l' rerigardo svenis jam en blu'.
tradukis Cezar 03/07.02.04
Lago en la naskiĝurbo de Brecht
Lago en la naskiĝurbo de Brech…
Jen la lago en Augsburg, kie Brecht kisis Marinjon la unuan fojon.
Erinnerung an die Marie A.
Sentimentales Lied Nr. 1004
1
An jenem Tag im blauen Mond September
Still unter einem jungen Pflaumenbaum
Da hielt ich sie, die stille bleiche Liebe
In meinem Arm wie einen holden Traum.
Und über uns im schönen Sommerhimmel
War eine Wolke, die ich lange sah
Sie war sehr weiß und ungeheuer oben
Und als ich aufsah, war sie nimmer da.
2
Seit jenem Tag sind viele, viele Monde
Geschwommen still hinunter und vorbei.
Die Pflaumenbäume sind wohl abgehauen
Und fragst du mich, was mit der Liebe sei?
So sag ich dir: ich kann mich nicht erinnern
Und doch gewiß, ich weiß schon, was du meinst.
Doch ihr Gesicht, das weiß ich wirklich nimmer
Ich weiß nur mehr: ich küßte es dereinst.
3
Und auch der Kuß, ich hätt ihn längst veregssen
Wenn nicht die Wolke dagewesen wär
Die weiß ich noch und werd ich immer wissen.
Sie war sehr weiß und kam von oben her.
Die Pflaumenbäume blühn vielleicht noch immer
Und jene Frau hat jetzt vielleicht das siebte Kind
Doch jene Wolke blühte nur Minuten.
Und als ich aufsah, schwand sie schon im Wind.
La manuskripto por la poemo:
Memoro pri Marinjo A.
Manuskripto: Marinjo A (de B.Brecht)
Manuskripto: Marinjo A (de B.B…
Marinjo A. ekzistis - estis Marie Rose Aman
Jen kelkaj mozaikŝtonetoj, kiuj montras en kiaj cirkonstancoj la juna Brecht verkis sian poemon "Memoroj pri la Marinjo A." La ino efektive ekzistis, ŝia nomo Marie Rose Aman. Li konatiĝis al ŝi , kiam li estis dekokjara.
Sed Marinjo rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Brecht al mi en glaciaĵejo. Ekde la unua momento mi estis impresita de la bonega konduto de la gimnaziano, de liaj rondaj belaj okuloj, kiuj sekrete strabis al mi. Sed tion la kunlernantinoj, kiuj sidis kun mi ĉe la tablo, tute ne rimarkis. Kaj efektive li donis al mi ankoraŭ en la sama horo notfolion, sur kiu li faris komplimenton pri mia longa hararo kaj insiste petis min pri rendevuo. Ni vidis nin poste kiel hazarde kelkajn fojojn... Ankaŭ kun miaj gepatroj ekestis malfacilaĵoj..."
Kiam Brecht kisis ŝin la unuan fojon, ŝi forpuŝis lin, ne sciante, "ĉu kisoj povus havi sekvojn". Li diris: "Kara infaneto, vi devas iri al via patrino, por ke ŝi instruu vin pri tio. Tio ne povas esti mia tasko." Ŝi vizitis lin poste kelkajn fojojn en lia bohemia mansardo. "Unufoje diris Brecht al mi, ke li permesos venonte nur unu ĉapelon po jaro al mi, sed ke li surprizos min por tio en la iro de la tempo kun sep infanoj."
La poemon junulo Brecht verkis en trajno, en la jaro 1920, ankoraŭ tute ne disigita de ŝi. Sed li jam divenis, ke de Marinjo restos ne pli ol nur alta blanka nubo en la ĉielo. (Cez)
More information
Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivatives
-
Taken on Monday June 23, 2008
-
Posted on Monday June 23, 2008
- 878 visits
0 comments