Loading

Ĉe la artfesto kun vintrotrinkujoj

La artfesto somere en Kohren-Sahlis/Lindenvorwerk estis tiom bone vizitata, ke la vendisto de trinkaĵoj devis uzi trinkujojn kun vintromotivoj:). Mi aĉetis tiutage tre ŝatatan libreton de Tucholsky kaj cirkoromanon de Gilsenbach, tiu verkisto estas de mia infaneco unu el miaj plej karaj verkistoj, li skribis pri ĉio ajn, pri la montoj ĉe Dresdeno, pri la ciganoj, pri la historio de la homaro "La eterna Sindbad" , pri riveroj kaj eĉ pri la cirko. Mi ŝatas tiun multflankan viron, li estas nekredeble homafabla, eco, kiun ni ĉiuj bezonas. Unu el multaj mirindaj homoj el GDR. (Se oni nun legas gazeton pri GDR, oni devas pensi, ke ni ĉiuj estis nur barbaroj.) Sed tiel ne estas.
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

Attribution + non Commercial + no derivatives

Report this photo as inappropriate