Cezar
Amebrio ipernitia
La okuloj miaj brulas,
se dam' Ipernit' min lulas.
Mi rigardas la ekranon,
tuŝas ŝian sveltan manon.
Ipernito, ammalsano,
kaptis min, sed ne kun vano;
min tre forte mense tenas,
ĝis mi tajpe ŝin ekbenas.
Surekrane bildoj dancas,
dum muziko ekavancas.
Al volupt' mi jam rezignas,
ĉar rifuzo jen ne dignas.
Ah, ŝi kisas min pasie,
dum mi surfas ĝojokrie.
Ŝi kun haut' , harar' min prenas,
ĝis mi amebrie svenas.
Entagmeze mi respiras
kaj mi ege pri mi miras:
dormis mi ĉe l' komputilo
kiel laca krokodilo.
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/66.html
0 comments