Rekomendinda interesa prelego, kiun prezentis Petro Chrdle en Esperanto-Muzeo en Svitavy 10.6.2017 kadre de la programo de la inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio "La Homo kontraŭ Babelo".
Rakonto pri la vivo kaj verkaro de la vere neordinara homo, kiu estis ne nur aŭtoro de la 1-a lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj (1890), sed poligloto koninta onidire centon da lingvoj, talenta tradukisto, verkisto, naturkuracisto, spiritisto kaj filantropo .... Laŭdevene ĉeĥo, li travivis plejparton de sia vivo en Brazilo, kie li ankaŭ fondis Esperanto-movadon kaj estas tie ĝis nun multe aprezata.
eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_Valdomiro_Lorenz
Filmis Pavol Kaščák el Verda Stacio.
verdastacio.weebly.com
Transprenite el la Youtube-kanalo 11 pably, kie spekteblas pliaj videoj de P. Kaščák
ttps://www.youtube.com/channel/UCCdC_g5zUBrqTOQ4gMmFLQg
Pliajn interesajn informojn pri la vivo kaj verkaro oni povas ekscii en la libro de prof. Vlastimil Novobilský
- "Francisko Valdomiro Lorenz", solene inaŭgurita en Svitavy tuj post la prelego
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/45112776
0 comments