Loading

Vizitu Pelhřimov - la urbon de rekordoj

Ĉu vi planas vojaĝon al aŭ tra Ĉeĥio kaj serĉas iujn interesajn lokojn por viziti?
En la lando ili ja vere multas!
Ni rekomendas i.a. la historian urbon Pelhřimov kun ĉ. 16 mil loĝantoj.

Ĝi situas en Ĉeĥio, en la suda parto de la Regiono Vysočina (Montetaro) inter historiaj landoj Bohemio kaj Moravio - proksimume duonvoje inter la urboj Prago kaj Brno.

Situo surmape:
mapy.cz/zakladni?x=14.7519893&y=49.7788985&z=8&source=muni&id=4874&q=pelhřimov

Pro abundo de kulturaj memorindaĵoj ĝi estas ekde 1969 proklamita kiel la urba monumentrezervejo.
Ĝia unikeco en la la ĉeĥa turismo estas la fakto, ke en ĝi ekzistas du muzeoj de rekordoj kaj kuriozaĵoj kaj ĉiujare okazas aranĝoj, kadre de kiuj diversaj agoj kaj kapabloj estas enskribataj al la Ĉeĥa libro de rekordoj.
En la urbo aktivas ankaŭ Esperanto-rondeto, gvidata de la konata ĉeĥa psikiatro kaj publicisto d-ro Max Kašparů.
En oktobro 2016 en la urbo okazis la 16-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Okaze de ĝi estis dublita al Esperanto kaj unuafoje projekciita tiu ĉi mallonga filmo.
La filmon surbaze de mendo de la urbo Pelhřimov produktis TV Výroba - Petr Sejk.
Esperantigis Ipernitiano Vladimír Türk.

Pro organizaj-teknikaj kialoj ni havas nur nun la eblecon disponigi la filmon ankaŭ al la Esperanta publiko en interreto.


Pli da informoj pri la urbo troveblas en vikipedia artikolo, ampleksigita de Josef Hron:

eo.wikipedia.org/wiki/Pelhřimov
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

Attribution + non Commercial + share Alike

Report this video as inappropriate