La 18-an de marto 2017 pasis 50 jaroj ekde forpaso de unu el la plej elstaraj kaj la plej popularaj Esperantaj verkistoj kaj aktoroj.
eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy
Jen du poemoj al lia omaĝo:
Hilda Dresen
JULIO BAGHY
Preter vivo tro racia
Vigle migras plum’ de nia
Kara vagabond’,
Kaj aŭskultas lin avide,
Kortuŝite kaj ravite
Esperanta mond’.
Pro sopir’ de l’ kor’ ciklona
Pri la vera Homo homa
Sangas lia kant’,
Sed konsolon al viktimo
De la dorna am-pilgrimo
Donas Esperant’.
Kantu, Baghy, nia bardo,
Bardo de l’ sincera ardo,
Kun antaŭa fort’:
Vian larman emocion
Kaj fajreran ironion
Aŭdos sud’ kaj nord’.
fonto:
www.autodidactproject.org/other/duopo1937/dresen_bagkal.html
Marjorie BOULTON
MALAVAREA RIĈULO
Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) p. 195
Al Julio Baghy
Nenion havis vi, kaj ĉion donis;
en neĝo siberia, koro-varmon;
sanigan spriton, respondigan ĉarmon
kie banalaj vivoj monotonis.
Vi venis, kien iu vin bezonis,
kareson donis aŭ kunsentan larmon;
vi amis nin, malican homan svarmon,
amadis daŭre, kiom ajn vi konis.
Nenion havas vi, sed riĉon sentan
posedas vi, disdonas el la koro:
brilajn smeraldojn, vian art-genion;
principojn, ligilaron lumarĝentan;
sinceron, kiu veras kiel oro;
amokuraĝon kiel uranion.
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr65/boulton/malavara.html
1 comment
Malik Raoulda said:
Agréable fin de semaine .