Loading

ĉeĥa aviadisto Jan Kašpar kaj lia aviadilo Blériot

Jan Kašpar (1883-1927), pioniro de la ĉeĥa aviado, naskiĝis kaj vivis en la urbo Pardubice, ĉefurbo de la regiono, en kiu troviĝas nia Esperanto muzeo.
Sian unuan sukcesan flugon li realigis 16.4.1910. Famigis lia sur teritorio de nuna Ĉeĥio historie unua longdistanca flugo el Pardubice al Prago, kiun li realigis la 13-an de majo 1911.Distancon 121km li realigis dum 92 minutoj en alteco 800 metroj. La originalon de lia avidadilo Blériot XI vi povos admiri en la Nacia Teknika Muzeo en Prago. La kopion vi povos trarigardi en ĝardeno de la Urba Muzeo kaj Galerio en Svitavy dum la Muzea nokto la 19-an de junio 2015. Tiam eblas ankaŭ fotiĝi ĉe ĝi en historia kostumo! - Informon pri la Muzea nokto vidu en la kategorio ARTIKOLOJ en nia paĝo.
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

Attribution + non Commercial + share Alike

Report this photo as inappropriate