Edith Piaf - LA VIVO EN ROZ'
Fama kanzono en Esperanto-traduko de R. Bernard. Kantas Alberta Casey (Usono)
fonto:http://www.youtube.com/watch?v=qA3eL6mT2mo
uzanto:ibotirasalitre
Teksto:
LA VIVO EN ROZ' (LA VIE EN ROSE)
David-Louiguy-Pilaf-R. Bernard
Se li ĉirkaubrakas min,
Kaj diras: Amatin'!
Por mi la vivo rozas.
Amon flustras lia buŝ'
Ĉe mia kor' ektuŝ'
Jes, kvankam li nur prozas.
Plenas nun l' anim' je riĉ'
De rava am-feliĉ',
Kaj tion kaŭzas li.
Li por mi estas, kaj mi nur por li,
Tion promesis ni por tuta vivo.
Kaj tuj ĉe l' unua vid'
Mi tremas pro agit'
Kaj kor-ekscit'.
Okuloj liaj, jen delir'
Rezisti eblas ne, kaj sur
La buŝ' ridet', jen do la vir'
Min posedanta tuta nur!
Se li ĉirkaubrakas... ktp.
More information
Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike
-
Filmed on Monday April 22, 2013
-
Posted on Monday April 22, 2013
- 1 957 visits
- 2 people like
0 comments