Inauguro de E-strato, 13.12.1987 (2)
Alia fotografaĵo de la inaŭguro de la Esperanto-strato en Vigo la 13an de decembro 1987. De maldekstre mi sukcesas identigi: Xulio Bueno Cortés (kun ĉapo), Benito (el Santiago, liphara), Antonio Alonso Núñez tenanta ĉeŝultre sian edzinon Conchita, iun portugalan samideanon kies nomon mi ne konas, Jaime Canoa, Amalia, Lourenzo Lourenzo kaj nian karmemoran Antonio Lojo. En la antaŭa vico kaŭras Prof-ro Xesús Alonso Montero, ridetanta Elvira kaj mi 17-jara, ĵusbakita verdlingvulo.
Dankon denove al Elvira pro la foto.
More information
Visible by: Everyone
All rights reserved
-
Taken on Wednesday January 25, 2012
-
Posted on Wednesday January 25, 2012
- 385 visits
0 comments