Loading
Flugantaj malobservoj de la homaj rajtoj

En nia mondo daŭre okazas du fenomenoj. Ĉi tiuj du fenomenoj estas ligitaj al unu la alia.

1) Teroristoj en la Gaza-strio daŭre pafas raketojn kaj grenadojn en sudan Israelon.

2) La mondo silentas kaj fermas la okulojn antaŭ ĉi tiu unua fenomeno.

Jen anglalingva listo pri la raketoj kaj grenadoj pafitaj en sudan Israelon dum ĉi tiu jaro: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Palestinian_rocket_attacks_on_Israel,_2011

Se vi ne komprenas la anglan, bonvolu traduki la paĝon en iun lingvon kiun vi komprenas per la tradukilo de Google.

Jen filmeto kiu montras raketon kiu surteriĝas proksime al konstruaĵo kie homoj estas. Tio okazis la 31-an de januaro. Bonŝance la raketo ne trafis la konstruaĵon. Observu ke ĉiu raketo kaj grenado malobservas plurajn rezoluciojn kaj la homajn rajtojn!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.

1 comment

Rita said:

En decembro 2010 hamasuloj mem fiere anoncis statistikojn, laŭ kiuj:

10.981 raketoj kaj grenadoj pafitaj kontraŭ Israelo ekde la jaro 2000;
68% de la atakoj kontraŭ Israelo okazis post la israela retiriĝo el la Gaza-strio (2005);
93 memmortigaj bombistoj mortis dum la atakoj kontraŭ Israelo en la sama periodo.
13 years ago ( translate )