Loading
Interparolo de du homoj pri paciĝo en Mezoriento…

— Do vi celas ke ekestu paco se Israelo retiriĝos al la landlimoj de 1967. Tiel oni atingus pacon kun Sirio, Libano kaj Sauda Arabio kaj la palestina afero estu principe solvita?!

— Tre ĝuste…

— Hmmmm, sed se tiel estas, ĉu vi povas klarigi kial en tiu okazo la arabaj ŝtatoj atakis Israelon en jaro 1967? Tiam ja Israelo estis malantaŭ la landlimoj de 1967. Se la araboj estis kontentaj kun tiuj landlimoj, kial la egipta prezidanto Nasser diris en radioparolo la 27-an de majo 1967 (la 5-an de junio la milito eksplodis), “Nia ĉefa celo estas la ekstermo de Israelo…”

Fonto: Israel — älskat hatobjekt!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.

4 comments

Rita said:

Ĉu nova fakulo?
14 years ago ( translate )

Tom Nylund replied to Rita:

Plej verŝajne. Troviĝas multaj fakuloj.
14 years ago ( translate )

Tom Nylund said:

Israel - älskat hatobjekt = Israelo - amata malamobjekto

Trafa priskribo.
14 years ago ( translate )

Hans-Georg Kaiser said:

En militoj unue pereas la vero, sur ambaŭ flankoj. Tion unuflankuloj kompreneble trovas ridindaj. Ĉar ili ankoraŭ kredas la fabelon, ke homo estas aŭ bona aŭ malbona. (Tiuj post la muro por tiaulo ĉiam estas malbonaj.) Sed tiel bedaŭrinde ne estas, ĉu ne? .

Sed homo kun breto antaŭ la kapo vivas kompreneble pli trankvila. Por li la mondo post la breto ne ekzistas, kaj la homoj tie estas por li nur aĉaj imagoj.

Mi mezuras homojn laŭ ilia humanceo kaj ne laŭ tio, ĉu ili apartenas al mia klano aŭ ne. Mi scias ke mi sidas tiel inter ĉiuj seĝoj, Kion fari, ankaŭ stultuloj kiel mi, kiuj deziras unuiĝintan homaron, volas vivi laŭ sia maniero. La aliaj intertempe ludas the same old game, la samam aĉan ludon el la klabohoma tempo: Mi mortbatas vin, vi min, mia filo vian filon, via filo mian, kaj tiel plu por eterne, sen iu variaĵo, sen eĉ sparketo da fantazio...
14 years ago ( translate )