21a de februaro 2019: Internacia Tago de la Gepatra Lingvo en la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj
- Preskaŭ neniu en la mondo, krom esperantistoj (kiuj legas tiajn informojn kaj diskonigas ilin), scias pri la ekzisto de la
tago de la patrina (gepatra) lingvo, festata de UN/Unesko ĉiujare la 21-an de februaro...
Ni devas defendi la lingvajn rajtojn de ĉiu, kiel tion diris en sia mesaĝo
Audrey Azuley, Ĝenerala Direktoro de Unesko, sendita al la 103a UK de Esperanto.
Vidu la afiŝojn, la klarigajn tekstojn en la sube indikita retpaĝo, kaj uzu, diskonigu la vialingvajn. Se ili ankoraŭ ne ekzistas en via lingvo, nepre rapide petu la tradukajn laborfoliojn per mesaĝo/komento sendita al mi (Stefano Keller).
- Diskonigu plej vaste tiun retpaĝon, interalie tial, ĉar ankaŭ UEA kaj ni, la esperantistoj, defendas la indiĝenajn lingvojn, popolojn, kies jaron UN kaj Unesko festas:
2019 - Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj:
www.linguistic-rights.org/21-02-2019/#EO
0 comments