Loading
Enketo (de, fr, it) de la Zurika Universitato pri la cifereca mondo/vivo
Tutsvisa esplorprojekto en la Universitato de Zuriko (Sociologia Instituto): « Kiel vivi en la ciferecigita (reta) mondo? » - en la epoko de ‘inteligentaj’ telefonoj, interreto, sociaj retoj. El la tem-eroj, demandoj: Kiajn riskojn kaj problemojn povas kaŭzi al mi la progreso de la ciferecigado? Kiel ideale inkludi tiajn servojn kaj aparatojn en mian vivon? Kiel mi povus profiti je ebloj disponigitaj de la ciferecigado, sen esti submetita al ties negativaj efikoj?, ktp. Vidu pli en la enketilo, kiun oni respondos anonime, en unu el la lingvoj
- germana: www.research.net/r/chdigital?lang=de
- franca: www.research.net/r/chdigital?lang=fr
- itala: www.research.net/r/chdigital?lang=it
[[Mi renkontis hodiaŭ studentinojn en la trajno inter Neŭŝatelo kaj Laŭzano, kiuj disdonis informilojn pri tiu esplorlaboro, alvokante respondantojn. Kompreneble, ankaŭ mi transdonis al ili - kun kelkaj klarigoj - informilojn pri Esperanto, reciprokante ilian agadon]]