Por interesiĝantoj en Slovakio mi lanĉis "Korespondan kurson de Esperanto".
Ĝi baziĝas sur mia lernolibro "Esperanto priamou metódou" (slovaka versio de "Esperanto per rekta metodo").
Post mia alvoko ekinteresiĝis pri la koresponda kurso kolegoj el Pollando kaj Danio. La rezulto estas ke ankaŭ en tiuj du landoj estas lanĉataj similaj korespondaj kursoj.
Informo pri la kurso en Slovakio troviĝas sur la retpaĝaro de Slovaka Esperanto-Federacio: http://www.esperanto.sk, resp. http://esperanto.sk/eo/kurzy.php,
kaj sur la paĝaro de la plej granda slovaka reta librobutiko Martinus:
http://www.martinus.sk/?uItem=68828
La materialoj, kiujn per poŝto ricevas la aliĝinto, konsistas el:
– Papera dosierujo A4 kun kolora kovrilo (vidu la bildon)
– La lernolibro "Esperanto priamou metódou" en respektiva lingvo
– La KD "Modela elparolo" (3-hora registraĵo kun voĉlegitaj E-tekstoj de la lernolibro)
– Instrukcioj kiel uzi la kurson kaj skribaj taskoj por la lecionoj 1 ĝis 7 (la ceterajn ricevados la kursanoj rete)
Simila koresponda kurso jam funkcias en Aŭstralio: http://kurso.esperanto.org.au/pages/our-courses/course-level-1.php
Se vi volas lanĉi korespondan kurson de Esperanto en via lando, bonvolu kontakti min.
Amike salutas
Stano Marček
(stano.marcek@gmail.com)
0 comments