Fecha: Sun, 6 Apr 2008 Asunto: [eo-kolombio]
Zharick León lernas Esperanton ........
GEAMIKOJ : Jes, kredu min! Ŝi mem, Zharick León, nia fama kaj superbelega aktorino kaj modelino, profitante sian gravedecon kaj sekvante konsilon de Spirita Majstro eklernis Esperanton en Januaro.
Ŝi jam studis la unuan libron "Esperanto, un idioma para hacer amigos" kaj parton de "Ni parolu Esperanton flue kaj nature" kaj eĉ komencis legi ekzempleron de "Karlo" de Edmond Privat. Jes, tiu fascinanta belulino estas fascinata de Esperanto.
Ŝi diras, ke Esperanto estas multe pli mirinda ol ŝi iam imagis. Mi konfesu, ke mi sentas vere honorata pro tio, ke ŝi petis min ke mi instruu nian lingvon al ŝi. Mi eĉ pensis, ke temas pri trompŝerco, kiam Martin Karpan, ŝia argentina fianĉo, telefone diris al mi Zharick tre, tre, tre, tre interesiĝas pri Esperanto.
Kompreneble, ke ĉi-momente mi kalkulas je ŝia permeso ĉi-tion sciigi al vi ĉiuj. Mi diru al vi, ke Zharick estas ne nur perfekte bela virino, sed treege inteligenta kaj spirite tre disvolviĝinta homa estulo. Tiom da perfekteco ĉe unu sola persono ja ŝajnas nekredebla, tamen ŝi estas inter ni kaj estas el karno kaj ostoj.
Ĉi-jare, pro la baldaŭa naskiĝo de la bebo, ŝi ne akompanos nin ĉe nia "Ibagea" Kongreso, sed espereble, venontjare ĉe la Centjariĝo de Esperanto en Kolombio, ŝi ja estos kun ni kaj vi tiam povos konstati ke mi diras al vi la puran veron. Ŝia bebo, kiun ŝi nomos Luciano, naskiĝos post du monatoj, kaj ŝi esperas ke li ankaŭ estos fervora Esperantisto.
Ĝuste ĉi-semajne en la Numero 502 de la Revuo Aló (Revista Aló) estas artikolo pri ŝi ilustrata per belegaj fotoj ŝiaj (en la hodiaŭa numero de "El Tiempo" troviĝas granda reklamo ĝuste pri tiu Numero).
Fiere via, Luis Jorge Santos-Morales
PN: Pri la aktorino www.colarte.com/colarte/conspintores.asp?idartista=13716
1 comment
Andy Անդրանիկ said: