KONSENTO
La unua produkto de la efika interkomkunikado estas la
duobligado de tiu ideo pri kiu ili parolas.
La dua estas konsenti pri tiu ideo.
La duobligo estas nepra kondic^o por atingi konsenton
Konsento estas komuna ideo inter du aû pluraj personoj
celantaj la saman direkton aû la saman staton.
Se ne ekzistas tiu duobligo de la ideo komunikata, ne
eblas atingi konsenton.
Rimarku! La senco de duobligo ne estas konsenti pri
ies opinio sed signifas ke boris scias precize, kion
Andrea pensas kaj diras.
Ekzemple: se Andrea dirus “ Via salajro estas je kvin
mil pesoj” kaj
Boris komprenus: “Via salajro estas dekvin mil pesoj”
okasas malkonsento, ne pro malsameco de celoj sed pro
manko de duobligo.
C^imaniere, iu ideo iras de persono al persono. Tiel
okazas la parolado kaj aûskultado de iu ajn komuniko.
Resume Nu, Andrea estas kaûzo-punkto kaj Boris estas
efekto-punkto, ili havas inter ili distancon. Andrea
fiksas sian atenton al Boris kaj tiel altiras lian
atenton. Andrea intence sendas sian komunikon al
Boris, kiu estas interesita kaj deziras duobligi tiun
komunikon kaj efektive faras tion.
RICEVATESTO
Kion faras Boris post la duobligo de la ideo?
Plej ofte nenion.
En c^i tiu komunikado mankas tre grava parto, kiun
c^iu bona komunikado devas enteni; tio estas la
ricevatesto.
La ricevastesto estas la maniero per kiu Boris sciigas
al Andrea la recevadon de sia ideo aû sia respondo.
Tio povas esti kapsignalon, rideton, dankon aû
Konsenton per la vorto bone.
Ricevatesto simple montras al Andrea ke Boris
aûskultis al s^i.
Se mi demandas al vi” kioma horo estas”Kaj vi
respondas “Estas la naûa “. Vi ne povas scii cu mi
aûskultis kaj komprenis al vi, se mi ne donas al vi
ricevateston. C^u ne?
Tiu manko de ricevatesto okazas tre ofte inter la
ordinaraj homoj, kaj tio kaûzas multajn
malfacilaj^ojn.
Ekzemple: Pluraj ne parolemaj personoj subkonscie
longe kredas ke neniu aûskultas ilin, aû ke neniu
volas elaûskulti ilin.
Same tiuj kiuj senc^ese parolas pensas ke neniu
aûskultas ilin, tiam ili troparolas.
Se la troparolantoj trovus iun, kiu donus j^ustan
ricevateston, tiam ili plibonigos sian propran vivon.
Aliflanke, oni lacig^as laborante por iu, kiu neniam
trasdonas ricevateston. Do, simpla ricevatesto multe
utilas.
Oni ne bezonas laûdojn kiel ricevatesto; sufic^as
simpla signalo por indiki ke ni rimarkis tion kio
estis esprimita de nia interparolanto.
Ekzemploj: “Mi rimarkis ke vi tondis la herbejon”“
Dankon por la glado de mia c^emizo”
Ankaû la aplaûdoj por io farita de ui estas
ricevatesto.
Ni c^iam estas pretaj malfavore kritiki erarojn aŭ
fiksi nian atenton en ion, kio ne estas bonfarita, aû
riproc^i tiuj, kiuj ne respondas niajn demandojn.
Same oni devus esti preta doni ricevatesto pri la
antaûdiritaj aferoj.
0 comments