Ankoraŭ juna, inter verdaj branĉoj,
El seka pajlo, turtin' neston faris.
La nokt' ĝin vidis ĝiajn ovojn kovi,
L' Idaron flegi ĝin L' aŭror' rigardis.
Flugilosvinge la bird' iris foren,
Ĉe krutaj montoj ĝi nutraĵon serĉis
kun fruktoplena gorg' atingis neston
kaj la birdojn per rukuloj vekis.
Ĉasist' observis la turtinon, gaja,
Tamen al ĝi kruelecege pafis
kaj agonie la mizera birdo
Sub flugilar' sia, la filojn gardis.
Ĝia kunulo sur najbara laŭro
la tutan nokton dolorĝeme restis,
L'auror' la fridan hejmon banis perle
kiam denove ĝi ĉielen venis.
Tradukis Esperanten el la hispana Inĝ. Libardo Mejia, el Kalio-urbo
0 comments