Loading
Se la lango ne moviĝas, lingvo ne plifuiĝas.

Por multaj esperantistoj, Esperanto estis ĉiam, nur surpapera lingvo. Ili ĝin legas kaj skribas, sed preskaŭ neniam ĝin aŭdas, kaj des malpli ofte ĝin parolas.

.....Dank' al tiaj valoregaj instrumaterialoj, la novaj generacioj de esperantistoj el nia lando tre baldaŭ konsistigos veran modelaron de flua kaj belsonega esperanta elparolo.

Artikolo publikigita en la bulteno Andaj Ondoj numero ....


Por multaj esperantistoj, Esperanto estis ĉiam, nur surpapera lingvo. Ili ĝin legas kaj skribas, sed preskaŭ neniam ĝin aŭdas, kaj des malpli ofte ĝin parolas.

Tiaj uzantoj de la lingvo tre frustiĝas, se kiam ili povas esprimi ion parole, sen sufloranta paperfolio antaŭ siaj okuloj, la vortoj ne asaltas al iliaj lipoj, kun la sama flueco de la plej spertaj samideanoj.

Al la ofta demando "Kial oni povas ordinare legi kaj skribi tiel facile, sed apenaŭ povas modeste balbuti, kiam oni intencas ion elbuŝigi en Esperanto?", ni kutime respondas per alia demando "Ĉu vi iam vin ekzercas parolante laŭte?". Kompreneble, la respondo al tia demando estas preskaŭ ĉiam la sama: "Ne, mi ion tian ne farus, ĉar certe miaj ĉirkaŭantoj povus pensi, ke mi frenezas se ili aŭdus min parolante al mi mem".

Tiuj, kiuj jam havis okazon lerni sufiĉe kontentige, almenaŭ unu fremdan lingvon, pli bone scias, ke oni lernas paroli, nur parolante, kaj ke ne eblas plifluigi onian parolkapablon, se oni neniam aŭ tre malofte sin ekzercas parolante laŭte.

Kian efikon vere havas la ofta laŭta ekzerciĝado? Estas fakto, ke sen parola gimnastiko, estas neeble krei ĉe lernanto la kutimon paroli. Pli ol al la cerbo, estas al la lango, la lipoj, la gorĝo, la pulmoj; alivorte, al la diversaj parolorganoj, al kio oni fakte instruu la lingvon. Se la lingvolernada strebado direktiĝas nur al la cerbo, la lernanto certe komprenos pli kaj pli bone, sed neniel li fariĝos pli lerta kaj rapida parolanto. Temus tiaokaze nur pri analiza aŭ elkodiga, sed ne pri kutimokrea procezo.

Atenta, sed silenta, leganto de bona romano eble povas kompreni kaj ĝui tion, kion la aŭtoro volis diri; tamen, tio nur pliriĉigos siajn komprenkapablon kaj imagopovon, sed aldonos tre malmulton aŭ neniom al lia parolflueco, se mankas al li la aŭdebla parola ekzerciĝado.

Eĉ la ofta aŭdado de bonaj parolantoj ne sufiĉus sola, ĝuste tiel, kiel neniu povus fariĝi bona futbalisto, nur spektante futbalmatĉojn. Nur la konstantaj kaj "ŝvitantaj ludantoj", por tiel diri, povus vere progresi en sia lerta "manipulado de la pilko". Laŭ nia propra plurjara lingvolernada sperto, ni povas konsili, ke la plej efika sekreto por alkutimigi kaj plilertigi la langon al la sonoj de nia lingvo estas la ĉiutaga dek-kvin-minuta laŭtvoĉa legado de ĉapitroj aŭ artikoloj korekte kaj belstile verkitaj de imitindaj aŭtoroj. Por kompletigi la efikon de tia ĉiutaga ekzerciĝado, tamen, estas nepre necese, ke oni ankaŭ multe aŭdu la parolatan lingvon, cele al la enoreligado de tiuj aŭdaj sonimagoj, dank' al kiuj la vortoj povos prete kaj aŭtomate alsalti al la lipoj. Alivorte, post sufiĉe longa aŭdado de la parolata lingvo, alvenas momento, kiam la aŭdadinto sentos, ke tutaj frazoj aŭdiĝas en sia menso, kaj helpe de tio li povas ilin elbuŝigi kun senpena facileco. Al tiuj interesiĝantoj pri klara, flua kaj belsona elparolo de nia lingvo, ni rekomendas, ke ili aŭskultu kaj surbendigu esperantajn radioelsendojn aŭ mendu kasedojn, en la voĉoj de modelaj parolantoj, pri plej diversaj temoj, de UEA.

Se la lernanto jam estas certa pri sia korekta prononcado de la esperantaj sonoj, li faru sian eblon surbendigi aŭskultindajn legaĵojn, per sia propra voĉo kaj sonigu tiajn surbendigaĵojn, kvazaŭ fonmuziko, dum li faros ion alian, kio ne okupos sian orelon.

Post nur kelkaj tagoj, li komencos senti en si multe pli grandan facilecon esprimi siajn pensojn parole kaj li ne povos ne miri pri la mistera maniero laŭ kiu la homa cerbo funkcias.

Ni, la kolombiaj esperantistoj, povas fieri pri tio ke ni kalkulas je la modela prononco prezentita en la kasedoj akompanantaj la lernolibrojn Esperanto, un idioma para hacer amigos (Esperanto, lingvo por havigi al si geamikojn) kaj Esperanto, un mundo, una lengua (Esperanto, unu mondo, unu lingvo) de Profesoro Luis Jorge Santos Morales.

Dank' al tiaj valoregaj instrumaterialoj, la novaj generacioj de esperantistoj el nia lando tre baldaŭ konsistigos veran modelaron de flua kaj belsonega esperanta elparolo.

Aŭgusto Rivera © 2001
(andajondoj2)