Loading
jam pasis 30 jaroj ...
Antaŭ 30 jaroj mi konatiĝis kun Esperanto. Tri dek jaroj estas sufiĉe longa tempo. Tiam mi estis scivolema 14 jara knabo kiu deziris konatiĝi kun la mondo.
Mi sentas feliĉon pro mia konatiĝo kun Esperanto. Dank al E-o mi trovis multajn geamikojn tra la mondo kaj mi spertis tre valorajn aferojn kiujn sen E-o mi ne kredas kapablus atingi.
20 jarojn senĉese mi aktivadis en mia landa movado.Mi fondis la junularan kaj landan E-Asocion. Pli ol 15 jarojn mi jam instruis la lingvon al kelkcento da homoj. Esperanto helpis al mi kaj mi helpis Esperanton, la afero estis kaj daŭre estas reciproka.
Hodiaŭ hazarde mi rimarkis ke jam pasis 30 jaroj ...
:)


1 comment

Reto said:

dankon al ĉiuj afablaj geamikoj pro la bondeziroj
12 years ago ( translate )