Ekzistas tiom sinsekvaj novaĵoj malagrablaj pri kiuj mi vere ne kapablas elekti la plej ĉefajn. Irana registaro jam sin pretigas lanĉi "puran interreton" tio signifas ke baldaŭ interreto ĉesos en irano kaj "interna reto" anstataŭ "interreto" funkcios. La ĉefa celo estas fari barilon kun la ekstera mondo kaj laŭ eble sekvi la vojon de suda Koreio se ne, almenaŭ Ĉinio!
Dum pasintaj 10 monatoj la egalvaloro de la irana mono kontraŭ Usona dolaro pli ol 40% malaltiĝis, jam ĉiuj povas kompreni kion signifas tio .... kompare kun la pasinta jaro mi pli malriĉiĝis preskaŭ 40 procenton :( (sed ne nur mi, ni ĉiuj irananoj).
La inflacio pli kaj pli premas la popolon. Militminaco pli kaj pli progresas. Malbonaj eventoj atendas nin, adiaŭ libera mondo, saluton al la norda koreio!

2 comments
Henri Masson said:
Mi vere esperas, ke via maltrankviliga informo pri la estonteco de la komunikado inter Irano kaj eksterlando ne efektiviĝos. Memoru ke ni estas kore kun vi kaj viaj samlandanoj.
Reto said:
se mi silentas pri via interesa kaj utila diskuto tio ne signifas ke la afero ne estas interesa al mi au io simile.
simple nun al mi ne eblas enveni la aferon sed mi vere ĝuas vian diskuton
sincere kaj estimplene,
reza