Denove vekiĝego, je la kvara kaj duono atendos min la veturilo. Ĉi foje mi iras orienten, al la Akagera Nacia Parko, kiu okupas preskaŭ dekonon de la lando, la plej orientan parton.
Ni ekiras sekvante la ŝoseon al la flughaveno. Survoje ni vidas la plej tipan bildon de Kigali: centoj, miloj da lumetoj de la domoj konstruitaj sur la deklivoj de la montentoj kiuj ĉirkaŭas la ĉefurbon. Tute trafe, la lando konatas kiel "La Lando de la Mil Montetoj". La stratoj ne estas tiom plenplenaj da homoj kiel la ŝoseo, kiu kondukis nin norden. Tamen, kiam ni alproksimiĝas al iu urbeto, la vojoj pleniĝas de homoj portantaj bananojn, tutajn, grandajn manojn da bananoj. Ofte sur la kapoj (mi imagas ke en Ruando neniu havas kolajn problemojn), ofte mi vidas biciklojn tiom ŝarĝitaj per bananoj, ke necesas la peno de du homoj por puŝi ĝin. Ni estas en la regiono de la bananoj, kiujn en Ruando oni manĝas kuiritaj aŭ kiel freŝaj fruktoj, aŭ uzas por produkti la bananan bieron, la nacian alkoholaĵon.
Cetere, ĉi tie la ŝoseoj (almenaŭ la ĉefaj) ne nur estas en mirinda stato, sed estus enviindaj por multaj eŭropaj biciklistoj, ĉar pro la granda kvanto da homoj en bicikloj aŭ piedirantaj, ambaŭflanke de la ŝoseo estas bonegaj, larĝaj vojoj por homoj, kiuj ne iras per aŭto.
Multaj el la domoj kiujn mi vidas apud la ŝoseoj estas konstruitaj per adoboj, kaj foje, la adobaj brikoj videblas surtere, sekiĝantaj por posta konstruado. Tamen, la politiko de la registaro de Paul Kagame atingas ankaŭ ĉi tien. El la plej mizeraj loĝejoj videblas kablo, kiu konektas tiun dometon kun la tutlanda elektrika reto. Alia projekto esta la proviziado de akvo al la tuta lando. La evoluo de la lando videblas ĉie.
Fine, ni lasas la ĉefan ŝoseon kaj per longa tera vojo ni atingas la parkon. Ĝis preskaŭ la enirejo videblas homoj, ĉar la parko estas tute ĉirkaŭita per elektra barilo, por eviti ne nur la eventualan eliron de bestoj kaj endanĝeriĝon de la apuda loĝantaro, sed ankaŭ por protekti la bestojn kontraŭ la ŝtelĉasistoj (cetere, multaj el iamaj ŝtelĉasistoj nun laboras kiel gardistoj de la parko! Evidente, plej spertaj gardistoj ne troveblus ;) ).
Iom antaŭ la alveno al la parko, fine mi renkontas unu el miaj "fotoceloj", la impona vatusi bovo (poste mi renkontos aiajn): eo.wikipedia.org/wiki/Grandkorna_bovo
Jam ĉe la enirejo al la parko, grupo da zebroj spektas nin. Ni atingas la oficejon, kaj paginte la enirbileton kaj subskribinte dokumenton, senrespondecigantan la parkon okaze ke elefanto emos ludi piepilkon per mia persono, ni eniras kun la gvidanto en la parkon. Unue ni renkontas grupon de inaj impaloj, kiuj rigardas nin scivoleme, poste sur la vojo aperas iuj de mi nekonataj birdoj, similaj al grandaj pavoj. La savano pli kaj pli malfermiĝas, kaj, kvazaŭ salutitaj de impona tupio, ni atingas inmensan ebenaĵon, kie ĉiuspecaj bestoj trankvile manĝas. Dekstre, fone, grupo da ĵirafoj kvazaŭ ŝvebigas siajn kolojn, moviĝante malrapide. Aliaj tupioj, impaloj, ofte tutaj familioj da verukaproj transiras la vojojn antaŭ niaj okuloj. Nun la vojo estas blokita de grupo da pezegaj, fortikaj, timigaj buvaloj. Laŭ informo de la gvidanto, la buvaloj nur estas danĝeraj kiam estas solaj. Fakte, ili momente grupiĝas ronde, kvazaŭ sindefendante, sed baldaŭ ĉio trankvilas. Ni malrapide alproksimiĝas kaj la buvaloj rigardas nin el la rando de la vojo, malpli ol du metroj for...
Daŭras la veturado, kaj denove la veturilo eniras la savanon. Denove impaloj, simioj, zebroj... Verukapro entuziasme banas en flakaĉo meze de la vojo. La pejzago densiĝas, kaj la veturilo abrupte bremsas... Antaŭ la veturilo haste longa linio transiras la vojon. La nigra mambao, la plej danĝera serpento en la parko. Ĝia mordo povas mortigi homon en duonhoro.
Sur la surfaco de la lago du aŭ tri paroj da okuloj rigardas nin atenteme. Kiam mi eliras el la veturilo por pli konforte foti, la okuloj dronas kaj longe malaperas sub la akvo. Post iom da tempo, la hipopotamoj denove ekrigardas, por kontroli ĉu mi ankoraŭ estas tie, kaj malaperas denove.
Nun, sur la vojo aperas multaj damaĝoj, branĉoj, foje tutaj arboj falintaj sur la vojo, malhelpante la antaŭeniradon de nia veturilo... kaj grandegaj fekaĵoj. Evidentas, ke elefantoj proksimas.
Ni zorgeme rigardas ambaŭflanke, kaj fine mi ekvidas grandegan dorson for, en lago, duonkaŝita de la altaj kreskaĵoj. Ni forlasas la vojon kaj zorgeme alproksimiĝas evitante la marĉojn. Subite, granda grupo da simioj ekforkuras ekvidinte la veturilon, kaj rapide malaperas profunde en la arbaron. La veturilo alvenas la plej atingeblan lokon. La elefanto montras al ni la postaĵon. Mi penas trovi pli taŭgan lokon por fotado. Dum mi paŝas, dekoj da nigraj libeloj ekflugas. Tra la marĉoj ne eblas alproksimiĝi sen risko droni en la koton. Tamen mi sukcesas atingi la plej foran lokon, kie el iom supre pli bone videblas. La gvidanto helpas min vokanta la elefanton, kaj fine ĝi montras tutan sian flankon. Klare videblas la dentegoj, oreloj, rostro... kaj mi profitas por foti.
Ni alproksimiĝas al la fino de la parko. Subite ni vidas, tuj apud la elireja oficejo, grandega, impona paviano kiu trankvile sidas ĉe la rando de la vojo, kvazaŭ reĝo sur sia trono, kaj pli for alia. Jam preskaŭ elirante la parkon, granda grupo da pavianoj vagadas sur la vojo. La plej grandaj situas vidalvide al ni minace, kvazaŭ protektante la grupon. Fine, la grupo disiĝas kaj ni povas atingi la elirpordegon de la parko.Tiumomente, komencas fortega, tropika pluvego, kiu akompanos nin preskaŭ ĝis Kigali.
0 comments