Tiom...
Tiom mi volintus
teni vian korpon inter miaj brakoj,
senti vian haŭton sur mia haŭto,
kaj sentigi al vi ĉion, kion mi sentas.
Vidigi al vi la ĉielon,
per miaj kisoj, brakumoj, karesoj...
Trakuri vian tutan geografion
per la pintoj de miaj fingroj,
foje tenere, foje volupte
ĝis kiam via haŭto ne eltenos,
ne plu eltenos kaj pli postulos, senfine,
ĝis kiam ĉiu poro de via korpo
malfermiĝu sopirante sorbi
ĝis la lasta ero de mia amo.
Kiom mi ŝatintus,
ke vi sopiru ke noktofino
neniam alvenu,
por ke mi povu plu karesi vian hararon,
sentigi vin virino,
la plej amata virino.
Kiom mi ŝatintus
ke vi sopiru ke la nokto,
jam finiĝinta, denove revenu,
por senti min apude,
apud via korpo, en via korpo,
profunde, tre profunde en vi,
sentigante al vi, per via plezuro,
la tutan amon kiu enestas en mi.
Ke vi ĉion forgesu, ke vi ne plu pensu,
ke simple vi ĉeestu,
sopirante ricevi ĉion,
tutan mian dediĉon, tutan mian maturecon,
ĉion, kion nur enamiĝinta viro,
kapablas doni al la amata virino.
1 comment
Éva Juhász said: