Laŭ klarigo de mia psikiatro, temas pri malbona konektkapablo de la neurotransmisiiloj en mia cerbo. Tio provokas deprimemon, kiu efektiviĝas je konkretaj ĉirkonstancoj. Verŝajne havas genetikan devenon, fakte, en unu branĉo de mia patra familio, kvankam neniu studis ekziston de deprimoj, almenaŭ oni memoras pri almenaŭ deko da sinmortigoj ekde la praavoj de mia patro.
Laŭ konkludo de mia psikiatro, la "ekstera" kialo de miaj deprimoj, tio estas, la faktoro kiu akrigis la fiziologian deprimemon, estas la en la hispana tiel nomata "carencia afectiva", eble tradukebla simple kiel "manko da amo" (mi ne sukcesis trovi pli taŭgan tradukon). Mi memoras min deprimiĝinta kaj senesperiĝinta ĝis la frenezo kiam mi estis knabo, fine de la bazlernejo, sed la psikiatro vidigis al mi, ke tio devenas de multe antaŭe, de la bebaĝo. Fakte, mia plej aĝa fratino rakontis al mi, ke en nia hejmo neniam estis multe da brakumado kaj kisado. Nun oni scias, ke tio ja estas tre grava por la disvolviĝo de la beboj. Tamen, tio mankis al mi. Sed pro evidentaj kialoj, mi konsciis pri mia "malsimilo" kiam mi alvenis al la adoleska aĝo, la aĝo, kiam iĝas pli komplika kaj necesa la rilato kun aliaj homoj, ĉefe de la alia sekso.
Tiel pasis mia vivo, kun periodoj, kiel antaŭ ol postuli mian divorcon antau kvin jaroj, kiam mi estis obsedita pri la ideo de sinmortigo. Tiam, plurfoje mi staris apud la kajo de la trajno aŭ la metroo, forte pripensanta ĵeti min sur la relojn ĝuste antaŭ la alveno de la trajno. Homoj ofte diras, ke sinmortiginto estas malkuraĝulo, kaj jen mi, eĉ je tio ne kuraĝis.
Kelkaj verŝajne memoras mian staton dum la UK en Rotterdamo, kiam ekzemple mi devis rezigni pri partopreno en kunveno de EEU, kie mi devis reprezenti HEF. Estis pli malpli tiam, kiam mi komencis viziti la psikiatron, instigita de mia tiama koramikino, superante kutimajn antaŭjuĝojn pri psikiatrio, kaj fakte, estis unu el la plej bonaj konsiloj en mia vivo. Mi komencis fari psikoterapion, kiu helpegis min kompreni la esencon, devenon kaj funkciadon de mia problemo, kaj dum monatoj mi fartis pli kaj pli bone. En februaro de 2009, mia sanstato (pro diversaj personaj kialoj) forte malpliboniĝis, kaj ekde tiam mi bezonas uzi kontraŭdeprimilojn, la faman "Prozac", ne plu sufiĉas la psikoterapio, kvankam ĝia bona (kaj rekomendinda) efiko ĝis nun valoregas.
Estas amuze, kiom da homoj tute "saĝe" diras al mi, ke mi ne plu uzu tian "merdon", kvazaŭ temus pri ia drogaĉo, kiun mi uzus por fuĝi la realon. Fakte, kion faras la medikamento estas funkciigi la neŭrotransmisiilojn, kaj iel trejni ilin por plibonigi ilian memstaran funkciadon. Tiel, mia cerbo normale funkcias kaj racie komprenas la realon. Mi supozas, ke tiuj "saĝuloj" neniam instigus min ĉesi uzi pilolojn, se mia malsana organo anstataŭ la cerbo estus la koro, hepato, sangopremo, diabeto... ĉu ne?
La malsano terure influis mian ĉiutagan vivon, socian, amikan, profesian... Ne nur malfacilas al la plejmulto de la homoj kompreni ke foje mia agadmaniero ne estas volonta, sed instigita de mia malsano, kaj anstataŭ komprenemo, kiel por iu ajn alia malsano, mi ricevas nur skoldojn kaj apartiĝon. Tio ankaŭ provokas ke, timante resti sola, mi lasis min vundi, humiigi kaj detrui dum jaroj pro la timo esti forlasita.
Mi perdis amikojn, amrilatojn, eĉ klientojn en mia laboro. Antaŭnelonge, post du tagoj da teruraj deprimoj, je kiu piloloj ne helpis (mi devos denove iri al psikiatro por rekontroli) mi fuŝegis mian rilaton kun du homoj, kiujn mi multe amas, unu el ili povintus esti mia estonta koramikino. Mi scias, ke tio ĉiam okazos, mi restos sola, kaj la sola rezulto de mia plua strebo ne resti sola, superi tiun "mankon da amo", estas plua kaj kreskanta frustriĝo. Kiel diris antaunelonge homo, kiun mi multe amas, pli facilas vivi kun aidoso-infektita homo ol kun mensa malsanulo. La unua ne dolorigas, se oni klopodas ne infektiĝi.
Kaj tiel ĉiam, tago post tago. La deprimoj, pro la troa funciigo de mia cerbo, terure lacigas min. Estas tagoj, kiam mi bezonas dormi horojn kaj horojn, kaj kapablas nek labori, nek studi nek fari ion ajn, foje mi rimarkas, ke miaj manoj, miaj fingroj malrapide, mallerte moviĝas.
Nuntempe mi klopodas senbalastigi mian vivon. Post la hispana kongreso mi lasos mian postenon kiel prezidanto de HEF. Verŝajne ankaŭ mi ĉesos instrui E-on, kaj kompreneble, por mi la ideo organizi UK en Madrido estas tute forlasita. Mi bezonas depreni ĉiujn eblajn respondecojn, vivi trankvile.
Nur mia filino Jasna pelas min antaŭen, ŝi vivas kun mi kaj dependas de mi. Se ne, mi vidas nenian kialon por pluvivi, mia vivo estas amara, malgaja, senespera, senestonta. Kiel dirite, mi estas tro malkuraĝa por sinmortigi, sed se iu dirus al mi, ke morgaŭ matene mi ne plu vekiĝos, mi tamen trankvile irus dormi ĉi-nokte.
Mi ĉion ĉi rakontas ne por peti atenton, kompaton aŭ ion similan. Mi ne volas esti kompatinda, nek senti min interesa, aŭ grava, aŭ malsimila aŭ io ajn. Mi nur volas, ke miaj geamikoj sciu kio okazas al mi, kio estas mensa malsano, kaj ke lernu kompreni homojn, kiuj suferas tiajn malsanojn.
11 comments
Erzsébet Tuboly said:
Andy Անդրանիկ said:
Helena Tylipska said:
Katalin Kovats said:
Ofte oni liberiĝas de devoj, taskoj por kuraciĝi..... alikaze oni ĝuste fuĝas en laboro por forgesi.
Ambau ekstremoj estas danĝeraj. Rezigni de ĉion, kion vi faris antaŭ, laŭ mi, ne estas bona solvo, ĉar lasos al vi pli da tempo por mordaĉi vin mem kaj pensi pri via malsano. Iu racia, ekvilibrata solvo inter laboro, hobio kaj vivo gravas.
Mi deziras al vi forton, kuraĝon kaj multe da pozitivaj spertoj venki la malsanon, venki vin mem!
Lars Sözüer said:
en via priskribo troviĝas unu punkto, kun kiu mi forte malkonsentas: vi absolute ne estas senkaruĝulo! Tute male, ke vi dividas kun ni tiajn viajn plej personajn problemojn, estas la pruvo, ke vi estas la tre kuraĝa homo, kiun mi konas. Kaj mi asertas, ke mi mem en simila situacio (kian mi feliĉe ne devas travivi) plej verŝajne tiun kuraĝon ne havus.
Sed nun ne kredu ke per tiuj ĉi vortoj mi volus instigi vin esti pli kuraĝa kaj ja sinmortigi. Atendu almenaŭ ĝis kiam vi organizis REF en Hispanujo ;-)
Pedro Hernández replied to Lars Sözüer:
Raŝi - Audino said:
Ne Pedro, vi ne estas senkuraĝulo. Mi konsentas kun Lars! Kontraŭe, ĉu vi ne estas granda kuraĝulo kiu kapablas paroli senhonte, sen antaŭjuĝo, sentime kaj, ĉefe, honeste pri problemo kiu, la plejmulto kaŝos en ia netrovata loko...
Vi estas kuraĝulo por esti viva! Vivi, fakte, ne estas facila! Eĉ por paroli laŭ la agordo de nia koro estas nefacila en nia mondo.... kion ni povas diri por multe pli malfacilaj memelektoj?
Vi estas kuraĝulo por dividi vian problemon kun ni! Vi ne pentos pri tio.... via vivo gravas por viaj amikoj!
Mi konsideras min ĝisosta optimismulo sed, kekfoje, ankaŭ pluvegas miaj horoj en suna tago.... tiel estas la vivo! Mi scias ke morgaŭ alvenos kaj, se mi ne kapablos kunporti la ŝarĝon, povas kalkuli je la helpo de estimataj amikoj, TIEL SAME KIEL VI!
Ricevu, elkore, mian fratan brakumon...
Ricevu mian elkoran dankon ĉar viaj vortoj emociiĝas...
Ricevu mian kunestontan amikecon.
Ĝi certe posedas esperon tiel same kiel vi!!
Amike, Raŝi.
http://www.youtube.com/watch_popup?v=hN8CKwdosjE
PS Legu https://www.ipernity.com/blog/karesema/312874
Pedro Hernández replied to Raŝi - Audino:
Pedro Hernández replied to :
Éva Juhász said:
Pedro Hernández replied to Éva Juhász: