Antaŭ ol legi tiun blogeron, bone komprenu, ke temas ne pri oficiala aŭ neoficiala opinio de la prezidanto de Hispana Esperanto Federacio (kiu mi estas), nek de la Estraro de HEF (kiun mi estras), nek de HEF (kies membro mi estas), sed PRIVATA OPINIO de Pedro Hernández.
Antaŭ multaj jaroj okazis skismo en la kataluna movado, ĉefe okaze de la organizado de SAT kongreso en Katalunio, konsekvence de kio ekzistas nuntempe KEA, Kataluna Esperanto Asocio, sendependa de HEF, kaj minoritata KAE, kiel asocio ligita al HEF, kaj aliaj etaj grupoj, plejparte ankaŭ ligitaj al HEF.
Siamomente, KEA petis al UEA agnoskon kiel "Landa Asocio". UEA sendis leteron al HEF por demandi opinion, kaj tiama gravulo de HEF skribis frazon, kiun oni marteladas, tute eksterkontekste, ĝis nun: "se HEF povas vetoi, vetoas...".
Subaze de ĉi tiu "vetoo", UEA neis la agnoskon al KEA. Necesas klarigi, ke la autonoma registaro kataluna instigadas kaj forte subtenadas finance pro pure politikaj naciismaj celoj la asociojn katalunajn, kiuj atingas internacian agnoskon. Do, ne temas nur pri morala konsekvenco de la decido.
Ekde tiam, konstante aperas la akuzo pri la "supozita vetoo" far HEF.
Sed, por vetoi ion, oni devas rajti vetoi, kaj HEF HAVAS NENIUN VETORAJTON pri la rilatoj inter du sendependaj privataj organizoj kiel UEA kaj KEA. Kaj tion, kaj UEA kaj KEA perfekte scias. Do, kiu estas la problemo? Kial ambaŭ asocioj, UEA kaj KEA, apogas sin sur tiu neekzistanta vetoo por pravigi la situacion?
Estas klare, ke agnoski KEA havas fortan politikan flankon, ĉar Katalunio ne estas sendependa ŝtato (kaj tio, sendepende de onies opinio pri sendependiĝo de Katalunio, tio ja estas nuna reala fakto). Tial, por UEA estas multe pli konforte, anstatau preni tiklan decidon, transdoni la "merdon" al HEF, kaj pravigi sian sintenon surbaze de "vetoo" kiu ne ekzistas.
La rilato inter KEA kaj UEA devas esti agordita sole inter tiuj du organizoj, surbaze de iliaj normoj, kaj akceptante memstare la konsekvencojn de iliaj agoj, kaj ne devojigi senbaze la decidon al tria flanko. Kompreneble, la decido povas tuŝi la interesojn de HEF, sed ne estas HEF kiu rajtas preni iun ajn decidon.
Dum la lastaj jaroj la rilatoj inter HEF kaj KEA konstante pliboniĝas, estas bonegaj, amikecaj rilatoj inter membroj de ambau estraroj, ni ofte kunlaboras en multaj aranĝoj kaj partoprenas membroj de unu asocio en la aranĝoj de la alia, kaj ĝuste tiu estas la strebo de HEF, kaj la ĉiujara Iberia Renkontiĝo, organizita ĉiujare lauvice de la junulara asocio de Portugalio, HEF kaj KEA, estas la plej bona rezulto.
Bedaurinde, estas homoj ambauflanke, en HEF kaj ĉefe en KEA, kiu sentas sin tre konforte je la nuna "vetoita" situacio, ĉar tio ebligas la tipan naciisman viktimismon kaj permesas al ili havi "oficialan" malamikon kaj plendi kontrau ĝi tra la tutamondo, foje misfamigante ĝin en ĉiuj medioj.
Aliflanke, estus bone ke KEA pripensu pri sia propra esenco, ĉar mi dirus ke ne temas pri eventuala "landa asocio", en la senco de neutrala, nepolitika, nereligia asocio celanta NUR disvastigi Esperanton, sed pri asocio kun klaraj politikaj streboj, sendependiismaj, tute respektindaj, sed kiuj ne koheras kun la neutraleco postulata de landa asocio.
Ankau en HEF estas homoj, kiuj subtenas tiun (neeblan) vetoon kaj ankau pro politikaj hispannaciismaj kialoj, kaj kiuj "ĝuas" la kverelon kaj la ĉagrenigon al KEA, tamen, tiuj homoj estas absoluta minoritato, preskau ne ekzistanta, kaj tute for de la nuna estraro de HEF.
Estas homoj, kiuj konstante memorigadas pri tiu supozita vetoo, ĉie, ĉiel, ĉiam. Mi pensis, ke la nuna kunlaborado inter ambau organizoj estas tre laudinda, kaj bonvenata de ĉiuj esperantistoj en ambau organizoj. Tamen, antau kelkaj horoj mi legis katalunlingvan mesaĝon de grava kataluna esperantisto en Facebook, kie diras ke nur kiam Katalunio sendependiĝos povos iĝi landa asocio de UEA, ĉar "HEF, la asocio de la hispanaj esperantistoj, vetoas nin (!)". Iu diris, ke ripetante mensogon mil fojojn, ĝi iĝas vero...
Do, mi scias, mi povos ripeti konstante, ke HEF havas neniun vetorajton, kaj ke UEA devojigas la atenton al tiu supozebla vetoo por ne solvi memstare siajn problemojn kun KEA, sed tamen, estas homoj kiuj fartas pli bone serĉante pravigajn malamikojn ol amikojn.
Kiel dirite, tio ja estas nur mia persona opinio, mi esperas ke respektinda, kvankam mi ne celas konvinki iun ajn au pravigi ion ajn. Nura opinio.
1 comment
Lars Sözüer said: