Loading
La sidejo de Hispana Esperanta Federacio preskaŭ brulis!

Okazis brulego frumatene pasintan 29an de julio. Temis pri provokita brulego en la oficejo 3 de la dua etaĝo (ĝi estas oficejo de ekstremdekstra junulara organizo). La HEF oficejo estas en la tria etaĝo. La brulego provokis grandan damaĝon en kelkaj oficejoj kaj en la dua etaĝo mem, sed ĝi feliĉe ne atingis la trian . Tamen la tria estas tute fumita, kvankam la HEF-oficejo estas tute sendamaĝa interne, la pordo estas makulita per fumo (rigardu la foton de la afiŝo: la papero estis antaŭe tute blanka).

Do, preskaŭ okazis katastrofo: kvankam la HEF-oficejo havas asekuron, kaj la informon de la komputiloj preskaŭ semajne estas kopiata por havi ĝin ekstere, la Biblioteko estas tute
neanstataŭebla.

1 Dua etaĝo, origino de la brulego 2 Dua etaĝo oficejo vidalvide de la brulego 3 Tria etaĝo, tiu de HEF 4 Pordo de HEF 5 Tria etaĝo, ĝuste antaŭ la pordo de HEF 6 Tria etaĝo, ŝtuparo al la kvara etaĝo

6 comments

MIKELO (Michel Derey… said:

Kara Pedro, mi bedaŭras por ĉiuj vi. Feliĉe nenio tro serioza okazis! ..
Sed mi vere miras, ke la Hispana Esperanta Federacio loĝas apud oficejo de ekstremdekstra junula organizo.. Niaj ideojn tute ne similas, ĉu ne?? !!! ... Ĉu ne eblas aliloki vian sidejon?
15 years ago ( translate )

Pedro Hernández replied to MIKELO (Michel Derey…:

Fakte la sidejo de HEF estas tie de antaŭ kelkaj jardekoj (temas pri propraĵo de HEF), la ekstremdekstruloj translokiĝis tien antaŭ kelkaj semajnoj. Se ili decidas translokiĝi, mi supozas ke neniu en la konstruaĵo bedaŭros...
15 years ago ( translate )

Lars Sözüer said:

Jen kio okazas kiam la prezidanto vojaĝas...
15 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ said:

La bruligantoj estis koalicio de ekstremdekstraj volapukistoj kaj idistoj!!! Ili kulpas! hehehe
15 years ago ( translate )

Pedro Hernández replied to Andy Անդրանիկ:

Do, verŝajne ili mistrafis la etaĝon ;-)
15 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ said:

Tiu estas ŝerco, sed ĉar multaj homoj ne komprenas humoron mi preferis ne ''akuzi'' la Esperantan Civiton!
15 years ago ( translate )