Loading
MOZAIKO - nova interreta magazino de interesaĵoj - prezentas sin

Karaj geamikoj, mi invitas vin viziti mian novan modestan projekteton nomatan MOZAIKO. Mi kiel fervora vikipediisto celas proponi al esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne bone konas Vikipedion aŭ ankoraŭ dubas pri ĝia valoro, elekton de interesaj legaĵoj el plej diversaj fakoj, tiel ke laŭeble ĉiu trovu ion interesan por si.



La interreta vikirevueto aperas en la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto.cz
en du formoj: dulingve (Esperante/ĉeĥe) en la ĉeĥlingva versio - tie ĝi celas ankaŭ neesperantistajn vizitantojn de la retpaĝaro montrante Esperanton kiel modernan plenvaloran lingvon. Por legantoj scipovantaj Esperanton estis 18.9. aldonita ankaŭ nur esperantlingva teksto sur la finprilaborata E-versio de la retpaĝaro.

En la unua numero vi povos legi artikolojn ekz. pri Armenio, Havaja lingvo, Inkaa imperio, Fryderyk Chopin (inkl. muzikspecimenon), Mahatmo Gandhi, Delfenoj, Aikido, rubrikon pri Ĉeĥio, aŭskulti muzikon de Kajto k.a.

La enhavon kaj aliron al unuopaj artikoloj vi trovos ĉi-tie:

http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/mozaiko-nova-vikimagazino-de-interesa-oj-prezentas-sin.html

Mi estos dankema pri viaj reagoj kaj proponoj por enhavo de la sekovntaj numeroj!

Bv. skribi al adreso komputado (heliko) esperanto.cz.

Plenamike Pavla