Mi deziras al ĉiuj Ipernitianoj bonan jaron!
Multe da energio por ĉio kion vi volas fari,
bonhumoron kaj pacon enkore!
Havu ĉiutage ion por antaŭĝoji, lokon kien iri, kialon por ekridi,
belan ideon por realigi kaj iun por brakumi!
Sincerkore
Pavla Dvořáková el Písek (Ĉehio)
kun edzo Vladimír kaj filino Edita (surfote)
En http://leteckaposta.cz/427247071 vi povas spekti kaj aŭskulti specimenon el muzika novjara bondeziro (antikva ĉeĥa kanto) en prezento de infanoj el orfejo (infanhejmo) en mia urbo, kun kiuj mi laboras tutjare kiel volontulo kadre de muzikoterapio. Neniu el la infanoj konas muziknotojn kaj havas problemojn pri koncentriĝo kaj legado, tamen ili muzikas kun granda fervoro.
„Den přeslavný jest k nám přišel, v němž má býti každý vesel, radujme se, veselme se, v tomto novém roce!‘
„La glorega tago venis al ni, en kiu ĉiu devas gaji, ĝoju ni, gaju ni, en tiu ĉi nova jaro!“
En http://www.esperanto.cz/kalendaro-2010.jpg
vi povas elŝuti kaj printi koloran Esperantan surmuran
kalendaron (kun Esperanto-muzeo en la ĉeĥa urbo Svitavy),
kreitan de mia samnomulo Viktor Dvořák el Moravské Budějovice.
Disvastigo ĉiulanden estas dezirata, same kiel via reeĥo al li
- dvorakovi.mb@volny.cz. Li celas sekve informi la urbestron,
por montri vastecon de la amikeca reto en Esperantujo
kaj danki per tiu ĉi eta propagando pro la subteno de la muzeo!
Koran antaŭdankon por via helpemo!
1 comment
MIKELO (Michel Derey… said: