Loading
Zaza 1.49

Felichan E-o tagon!

Mi skribis pri la datreveno en mia hispanlingva blogo, kaj mi substrekis la fakton ke hodiaŭa 'bildo de la tago' estas ankaŭ internacie komprenebla mesaĝo.

[Al Zaidi, ĵurnalisto 27-jara, ĉefrolis la aferon. Per ties du ŝuoj kaj ties frazo, estas pli heroa ol multaj armitaj soldatoj kaj profesiuloj de mortigo. Simpatias al tiu homo la plimulto de la homaro, mi pensas. Simbole montras la malpovon de tiu plimulto, kiu neniam pafos per armilo, sed jes ja suferadas la povegojn de malmultaj bushoj humiliantaj popolojn kaj civitanojn]

Tamen, mi ne volis paroli pri tiu iraka junulo sed pri Lolo Zaza, nia kara Iniciatinto kaj klera Vorto-majstro ĉiesa. Mi eklernis post kiam mi 28-jariĝis, kaj plurfoje mi komentis rondete, unu el la plej ŝokigaj unuaj lernoj estis malkovro de la fakto ke ankaŭ Ludoviko L. Zamenhof estis eĉ pli juna kiam sukcesis publikigi sian ilon, en 1887. Plurfoje mi duonŝercas (duone, jes, ĉar fakte mi duonseriozas) dirante ke kulpero de nuna relativa malsukceso de espo estas je la senhareco de nia kara unua poeto.


Vere. Ekzemple ni komparu viglan mienon de la fama Ernesto Gevara kaj la kvieta aspekto aveca de ĝisnune ne tiom fama Zamenhof. Dum la ĵuspasinta kongreso en Sabadell mi vidis T-ĉemizon kie oni miksas kaj la simpatia kaj paca rideto de Zamenhof kun ĉapeleto kaj eĉ hararo gevareska. Kompreneble, mi ne estas tiom naiva kiom por taksi sukceson laŭ disvendado de T-ĉemizoj. Ĉiukaze, nia plej amata senharulo tute ne kulpis pri tiamaj modaj lipharoj aŭ pri la fakto ke koloro alvenis malfrue al fota arto. Temis pri natura afero. Al pluraj senharuloj mi amikas kaj ili estas mirindaj homoj. Eĉ kun tiaj eksmodaj mustaĉoj zazeskaj, ili daŭre estus same mirindaj kaj amikindaj, sendube.

Sed mi parolas pri homo naskiginta je 1859 kaj nun estas 2008, kaj onidire, unua impreso influas, do iel, eĉ se malmulte, tio influas ĉiujn novajn gekomencuntojn. En fotoj de Nestor Makhno, aŭ de Gramsci, aŭ eĉ de la fia Stalino, juneco montriĝas. Male en fotoj de Zamenhof, escepte de iu adoleska escepto el la regulo...


...la juneco de la verko kaŝas sub la historia kaj enciklopediigita bildaro. Ve!, tute ne gravas. Guto post guto, konstante frapanta, viveco kaj ludebleco de la Fundamento, povas konvinki kiun ajn tre rapide pri la fakto ke ĝi estas tiom freŝa kiom revolucia ilo por interkompreno kaj eĉ por futurplena 'entrepreno'. Ĉu ne estas tiel? Ni pripensu tion. Zamenhof estintus almenaŭ dum du jaroj TEJO-membro, antaŭ iĝi dumviva TEJO-patrono.

Venontjare, ni festu kaj diskonigu novan ĝisdatigon de nia kerna vortarhomo. Temos pri la versio 1.50, laŭ nuneca esprimumo.