Loading
Pri mia vojaĝo al japana esperantio (1)

Jen kelkaj notoj el miaj pensoj, pri Japanio, pri Esperanto, kaj precipe pri/por miaj Japanaj amikoj...


Mi havis feriojn por renkonti mian amikinon, sed ŝi devis iri al Japanio tiam. Do mi decidis renkonti ŝin tie.
Sed ŝi povis renkonti min nur semajnfine pro laboro. Do mi decidis renkonti japanajn esperantistojn.

Mi tre ĝojis pro ti penso, ĉar Japanio, Esperanto kaj Esperanto en Japanio ludas grandan rolon en mia imago.
Japana socio ludis rolon en la konstruado de mia personeco, ĉar mi tie trovis ekzemplojn de pensmanieroj kaj agadoj iom malsimilaj ol mia vilaĝaj pensmanieroj kaj agadoj. Konscia ke ne ĉio estas perfekta en ia aŭ alia socio, mi tiel lernis relativecon. Tial mi ofte interesiĝas pri japanaj sociaj aspektoj, kiel la mar-virinoj (海女, ama), la apero de socia movado ĉe la freeter-oj (フリーター, furītā), la malfacilaj rilatoj inter naturo kaj ekonomio kun la ekzemplo de la Minamata-malsano , la maljunuloj kiuj enkarceriĝas por ne esti senhejmaj, aŭ la kunekzistado de modernegaj urboj kaj antikva tradicioj... Eble nur kliŝaĵoj... ?
Mi ankaŭ ŝatis la malnovajn filmojn (interalie filmoj kun KAJI Meiko kie, laŭ mi, inismo estas kaŝita sub "roza kinaĵo", kinaĵoj de Ozu pro la aspekto de ilia filmo kaj ilia spleno, aŭ la poezio ĉe la kinaĵoj de Myiazaki...)
Mi ŝatis la bildojn de Hokusai, kie eĉ granda ondo ŝajnas kvieta. Mi ŝatas la librojn de Murakami Ryu kaj Haruki ĉar ili povas fari tre akuratajn priskibojn per nur kelkaj vortoj.


Pri Esperanto kaj Japanio, tio komencis kiam mi legis mian unuan libron : Tra la mondo per biciklo kaj esperanto. Tie la aŭtoro priskribas sian vojaĝon inter 1928 kaj 1932. Li vojaĝis inter Francio, Rusio, Japanio, Ĉinio, Vjetnamio... kaj la rakonto pri lia restado en Japanio estis tre interesa. Poste mi trankvile daŭrigis mian esperantismo, ĝis kiam mi malkovris la frontpaĝo de la organo de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), la revuo Sennaciulo de marto 2006. Ĝi montris bildon pri japana politiko, kaj mi tuj pensis, ke mi ne lernis esperanton nur por la lingvo sed por komuniki kun aliaj homoj, kaj ekkoni pri sociaj problemoj kaj movadoj en aliaj lando, kaj (por uzi vortojn de fama SAT-ano) kutimiĝi al ekternacia sent-, pens- kaj agadkapablo ! Kelkfoje, (ofte ?) min tedas la babilaĉoj, la diskutoj kiuj fariĝas disputoj, pri tiu aŭ ĉi-tiu vorto ĉe la reta diskutlisto de SAT... sed ĉiam, kiam SAT-ano el Japanio sendas mesaĝon, ĝi estas interesa, kaj kelkfoje kortuŝas aŭ korŝiras min. Tiel, kelkaj nomoj fariĝis por mi kiel "vivantaj legendoj". Iam ĉe la librovendejo de SAT-amikaro, mi malkovris malgrandan libron de MIYAMOTO Masao : "Japanaj vintraj fabeloj". Lia tre bela stilo kune kun gravaj aŭ leĝeraj temoj tre plaĉis al mi, interalie verkoj pri Verda Majo. Kiam mi ricevontis la libron "Verkoj de Verda Majo", mi partoprenis la Pariza SAT Kongreso 2007. Tie Franciska Toubale ludis teatron pri Verda Majo, kaj ni babilis iomete pri tio.Pri Verda Majo, por plirapidiĝi, mi proponas, ke vi legu artikolojn ĉe la reto, ĉe Vikiedio ekzemple. Ŝia stilo estas belega, kaj ŝia vivo estis tre impresa por mi : eĉ se iuj kontrauas ŝian idearon (ĉiaj opinioj ekzistas en la esperantujo), mi kredas ke ĉiuj konsentos pri la forto de ŝia personeco. Por mi, kiu cerbumas pri ekzistadismo, unuflanke legante "La homa kondiĉo" de Malraŭ, kaj aliflanke vidante nia (mia) vivo ĉi-tie kaj nun, ŝia vivo estas vera ekzemplo de ekzistadismo (laŭ mia kompreno, almenaŭ). Ankaŭ impresa estas la vivo de JUI Ĉŭnoŝin, kiu multe agadis por konatigi pri la hibakuŝoj, kaj poste sinbruligis por protesti kontraŭ la Vjetnama milito. Mi preferus, ke li ne bezonus sinmortigi, sed lia dumviva batalado por paco, ankaŭ estas emocia.


Do, tiel estis miaj ideoj pri Japanio, kaj pri Esperanto en Japanio, antaŭ mia vojaĝo...


Mi haltu nun por hodiaŭ mian rakonton (ĝia antaŭparolo almenaŭ..), kaj dauriĝos poste.