Loading
Kiam silentas la Sirenoj (11) - Maxence Van der Meersch
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj,

Jen la sekva parto de via felietono.
Agrablan legadon!

Mi kore dankegas al IVAR, kiu sperte kaj amike helpas min!
Roubaix :
fabriko kaj laboristoj en la jaroj 1930, kiam okazis la striko, pri kiu temas la romano.

____________________________________________________________________

Per granda gesto li mansignis, ke oni plenigu ĉiujn glasojn.

"Kiel ĉi tio okazis ĉe vi ?" li demandis al Albert Vouters, dum li eltiris bieron el la pumpilo de l' verŝtablo.
"Rapidege", diris Dauchy. "Komence, oni ne sciis kaj hezitis. Tiam mi petis la parolon... ĉu ne, Louis ? "
"Jes," respondis Louis Drouvin.

Honoré, la komunisto, diris :
"Ni tuj konsentis. Ne estas ni, kiuj perfidus niajn fratojn... Nu, pro tio, kiom do vi ricevos de tiu rimarkinda socia sindikato ? "
"Tio dependas. Po dek kvin ĝis tridek kvin frankojn semajne..."
"Tute ne, Louis !" diris Fernande Drouvin, "temas pri ĝenerala striko."
"Jes, prave. Nu, en tiu kazo, nur de tempo al tempo oni ricevas helpon."
"Alivorte nenion !" ridaĉis Honoré. "Nu, kiam vi laciĝos plistreĉi la zonojn, geamikoj, eniru do la unitaran partion. Jen ne fanfaronaĵo, sed ankoraŭ ne baldaŭ mankos al ni la mono. Tion vi vidos !"

"Iom fermu la faŭkon !" intervenis lia edzino. "Se vi parolas pri politiko, oni fine interbatalos, Strabul' !"
La maldekstra okulo de Honoré Demasure forte strabis, tial li meritis la moknomon Strabul' , kiun ĉiuj konis.

"Mi," blekis la nigrulo Boli, "ĉu socialisto aŭ komunisto, pri tio mi fajfas ! Kion mi volas, tio estas frakasi almenaŭ unu el tiuj aĉaj kapitalistaj uloj."

Li komencis rakonti la dudekan priskribon de sia aventuro. Li estis kamionisto ĉe Laforge. Dufoje, laŭdire pro manko de laboro, oni maldungis lin. Tiam li iris enskribiĝi kiel senlaborulo. Unu semajnon poste, oni venis lin redungi sed kun depreno de dudek kvin frankoj. Du fojojn tio okazis. Li ribelis. Oni minacis informi la laboroficiston, ke li rifuzas la laboron. Tial lia semajna salajro de cent sepdek kvin frankoj malpliĝis ĝis cent dudek kvin frankoj. Krome, oni fine postulis, ke li laboru nokte por la sama salajro. Li forlasis ĉion kaj foriris. Nek unu franko eniris nun lian hejmon. Li ne plu rajtis ricevi monatribuon de l' laboroficejo, ĉar li memvole eksiĝis sen averto.
Kaj en lia hejmo tri infanoj atendis panon.

Malantaŭ li aŭskultis lia edzino.

"Iru al Sinjoro Laforge." konsilis Laure. "Petu de li elirbileton, kvazaŭ li mem maldungintus vin."
"Lin mi spitas !..." kriegis Boli, kvazaŭ tio estus definitiva solvo.

Sed Jeanne estis Laure-n aŭskultinta.
"Mi iros mem," ŝi diris."Estas vere : tion li ne povas rifuzi al mi ĉar ĝi kostas nenion."

De la fundo de l' kabaredo voĉoj vokis Laure-n. Tiuj estis la tri filinoj de Dauchy.
Ili babilis pri vestoj kun Sidonie, ĉambroluantino ĉe Vouters, fraŭlino de malĉastaj moroj, kun sencerba kapo, malgrasa, kun ardaj okuloj, kiu serĉas virojn pro malvirto pli ol monamo.

La tri fratinoj Dauchy ne estis malbonaj knabinoj.
Léontine, la unuenaskita, pimpa kaj ne tre pura, volvis en oleaj bukloj siajn dikajn nigrajn harojn tute malflekseblajn, kaj ŝprucigis al si la braksubojn per vulgaraj kaj provokaj parfumoj, kiuj ne sukcesis kaŝi ŝiajn fortajn sovajodorojn. Ŝi ankaŭ uzis grandan kvanton da kremoj kaj specialaj laktoj por blankigi sian vizaĝkoloron kaj trafi romantikan fatalan aspekton.

Françoise, pli simpatia, videble elektis kiel idealo la amerikan stelulinon. Ŝi frizis sian hararon per frizileto, ĝis kiam ŝia kapo fariĝis simila al vaporecan globon. Ŝi ekscese larĝigis siajn okulojn per bluo kaj nigro, kaj tio devigis ŝin ĉiam lipgrimaci : ŝi kuntiris la tutan buŝon, kvazaŭ fajfanta, kun la espero doni al si la petoleman paŭton de bebo.
Tiun momenton, ŝi estis Greta Garbo. Ŝi sidigis Laure-n, kiu sentis sin embarasita, kaj ŝi paŝis kaj repaŝis antaŭ ŝin kun ridindaj ekrigardoj subite karesaj, perversaj, arogantaj aŭ voluptamaj, pri kiuj Laure emis ridi.

Sed, sen ĝeni sin, Reine, la duenaskita el la tri fratinoj, ekridis inter siaj manoj kaj rideksplodis tiagrade malsaniĝi pro tiu groteska komedio. Ŝi kaj Laure ambaŭ estis bonaj amikinoj. Reine, inteligenta, sin gardis difekti, pro pomadoj aŭ grimacoj, sian veran ĉarmon de blondulineto tute freŝa, kun belaj esprimoplenaj okuloj.
Ŝi ankaŭ estis pli serioza : malgraŭ siaj dek ok jaroj, ŝajnis ke ŝi ankoraŭ ne havis koramikon.


----------------------------------------------DAURIGOTA------------------------------------------------

3 comments

Ivar said:

Kara Mikelo! Almenaŭ por mi ĉio estas bone komprenebla.Nur unu rimarko:ĝis kiam ŝia kapo fariĝis simila al la nekredebla vaporeca globo.

Bonvolu forigi la nomon de Hanna Libera el la listo de viaj legantoj. Bedaŭrinde ŝi forpasis ankoraŭ pasintjare.

Amike, Ivar.
5 years ago ( translate )

MIKELO (Michel Derey… replied to Ivar:

Kara Ivar, mi kore dankegas vin pro via amika helpo!

Jen tre trista novaĵo … Mi tute ne sciis pri la forpaso de Hanna.

Mi deziras al vi agrablan dimanĉon kaj feliĉan semajnon !
Plej amike el centra Francio salutas vin
Mikelo
5 years ago ( translate )

MIKELO (Michel Derey… said:

Karaj legantoj, karaj geamiikoj,

Ipernity ne plu ebligas, ke,neklubanoj skibu artikolojn... Ve! Mi ege bedauras, sed mi ne povos daurigi tiun tradukon cxi tie.
Tamen, mi ne intencas kabei ! Sxajne la retejo "NUBO" estas la plej bona solvo. Do ne hezitu kaj aligxu (senpage) al tiu por esperantistoj retejo!

nubo.re/app

Mi rendevuas vin sur mia pagxaro (Michel DEREYGER) !
Gxis baldau!
5 years ago ( translate )