Denvaert mastrumis la financojn, prigardis la dungitaron, akceptis la malkontentulojn, ankaŭ zorgis pri la renkontoj kaj diskutoj kun la mastroj.
Li estis la sola daŭra deĵoranto de l' sindikato kaj de l' partio. Kaj ĉiuj agnoskis lian sindonemon, lian inteligentecon, lian sincerecon, lian sciadon de la sociaj leĝoj.
Li estis valorega homo, kiu fariĝis potenculo dank' al la longa sinsekvo de servoj al la partio.
La kunsidon li mem komencis per la elekto de l' prezidanto de la kunveno.
Ĉar je ĉiu ĝenerala kunsido, oni tiele elektis prezidanton, kiu direktos la diskutojn.
Ĉifoje neniu sin proponis. Peza estis la responso.
Finfine oni senpete nomumis maljunan laboriston kun broskombitaj haroj tute grizaj, kaj kies nigra vizaĝo konservis en ĉiu falto la gluecan polvon de la ferfabriko.
Li sidiĝis meze de la aliaj ĉe la tablo, kie jam sidis la komitatanoj. Li petis silenton kaj tuj donis la parolon al la sekretario, kiu legis la protokolon.
Denvaert stariĝis, tusis, ekprenis siajn paperaĵojn kaj komencis konigi la novajn faktojn, pri kiuj oni demandos kiel opinias la kunvenantoj.
Iu laboristo estis, laŭ li, malĝuste eksigita de la kombadejo Landremont. Oni ekzamenis lian aferon. Du aŭ tri kamaradoj en la homamaso petis la parolon por pravigi lin. Estis decidita, ke Denvaert renkontos la mastrojn, por ke li reakiru sian postenon.
Poste Denvaert sciigis pri la rezultoj de proceso kontraŭ lia mastro kaj la asekura kompanio, kiun faris laboristo, kies fingroj estis tranĉitaj de segilo. Voĉdono per manlevo decidis, ke la advokato daŭrigu la aferon ĝis kasacio, se tio necesos.
Fine Denvaert ekparolis pri la striko.
Mallonge li memorigis la genezon de l' afero. La sociala asekuro trudis, duone el la mastroj kaj duone el la laboristoj, ke oni pagu inter ok kaj dek elcentoj de la salajroj.
Bonega leĝo - Denvaert emfazis tiun punkton meze de la skeptikaj voĉbruoj - sed kiu postulas nun tro grandan elspezon de la salajruloj.
Nepre necesus samvalora salajra plialtiĝo, tio estus kvin elcentoj. Jam la unuigaj sindikatoj, la kristanaj laboristoj, ĉiuj metiistaroj samopiniis. Oni atendis nur la decidon de l' teksa sindikato por deklari ĝeneralan strikon.
Ili certe finvenkos. La tempo ŝajnis oportuna. Urĝis la laboro en la fabrikoj; baldaŭ la mastroj ne plu eltenos. Koncerne la loĝantaron de Roubaix-Tourcoing, ĝi favore akceptos tiun lukton de la salajruloj por defendi siajn vivrimedojn.
Fakte, bone sciis tion ĉiuj komercistoj : se nuntempe oni malpliigus la salajrojn de kvin pro cent por la sociala asekuro, same kiel por ĉiu ajn kialo, la nutraĵvendistoj, panistoj kaj viandistoj la unuaj malprosperus.
Rilate al la ŝtatpotenco, asertis Denvaert, ĝi jam komprenis, ke la venonta lukto ne celos la socialan asekuron, sed la mastran klason kaj ties egoismajn pretendojn.
Oni ja rajtis kalkuli kun la bonvola neŭtraleco de la aŭtoritatoj - tiom multe tamen, ke oni povus esperi de burĝa registaro, plene submetita al la riĉuloj, koruptita per la malavaraĵoj de la hontindaj senposedigantoj de la proletaro...
-------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------
2 comments
Ivar said:
- ke oni pagu inter ok kaj dek elcentoj de la salajroj
- salajra plialtiĝo, tio estus kvin elcentoj.
MIKELO (Michel Derey… replied to Ivar:
Koran dankon pro via valorega helpo!
Pasigu tre agrablan semajnfinon!
Plej amike salutas vin
Mikelo