Dediĉo : Al Thérèse Denis (lia edzino)
Citaĵo de Anton Ĉeĥof :
"Ni marŝas, marŝas, marŝadas!...Vi estas en la varmo, vi estas en la lumo, tio estas agrabla. Dume ni marŝas en la frostado, en la ŝtormego, en la profunda neĝo!... Ni trovas nek ripozon nek ĝojon... Ni portas la tutan pezon de la vivo, de la nia kaj de la via... Ni marŝas, marŝas, marŝadas... "
UNUA PARTO
UNUA ĈAPITRO
Tiun tagmezon Fernande Drouvin surtabligis haringojn por la tagmanĝo. Sabate fiŝo estas preskaŭ senkosta.
Finmanĝinte, la patrino kaj filino lavis la vazaron dum Louis Drouvin, la patro, foriris al la trinkejo Vouters por ludi kartojn. Kaj, ordigante la teleraron en la etan ŝrankon, la patrino parolis pri la striko, kiun oni decidos tiun vesperon. Dume, Laure, ŝia filino, staris antaŭ la tablo kaj sekigis la telerojn.
"Nu!", diris Fernande, "jen ĝenerala striko! Kion oni travivos ĉifoje? Kaj ĉio tio pro tiuj damnitaj sociaj asekuroj!... Ĉu ili ne povus lasi nin trankvilaj? ... Dek pro cent! ... Kie ni trovos tiom da mono?"
Ŝi interrompis sin:
"Laure, donu la fiŝostojn al la kato."
Laure teren metis la makulitan paperon, kiu enhavis la fiŝostojn.
Kaj ŝi sidiĝis momenton sur la malaltan etan seĝon kun leda fundo, kie la patro ŝatis fumi sian pipon vespere.
"Kvazaŭ la mastroj ne povus pagi nian kvin pro cent el siaj propraj poŝoj!" daŭrigis la patrino." Ja sufiĉe ili gajnas! Ni mem foje estas jam senlaboraj! Kaj ni ne malsanas! Ni fajfas pri iliaj asekuroj! Kial do ni pagu por aliuloj? "
Sen respondi, Laure, kun la kubutoj sur la genuoj, prenis sian mentonon inter la manoj, kaj rigardis la fajron kun laca mieno. Ŝi ne sentis sin komforte. Ŝi foje eksentis naŭzon. La forta odoro de frititaj haringoj naŭzis ŝin. Kaj ŝin ĝenis aŭdi la unutonan vortinundon de ŝia patrino; ĝi nervozigis ŝin.
Antaŭ momento, sekigante la telerojn, ŝi jam vidis la plankon de la kuirejo strange turniĝi, supren - kaj malsuprenmovi kvazaŭ ŝipoplanko. Kaj ŝi rapidis por sidiĝi.
Tamen, Laure ne estis tia virineto, kiu foje kapturniĝas aŭ eksvenas.
Ŝi estis altstatura kaj forta fraŭlino, kun freŝaj vangoj kaj riĉa sango. De sia flandra patrino, ŝi heredis larĝan kaj firman bruston, kaj fortajn membrojn.
Ŝiaj bluaj okuloj kun gaja rigardo, ŝia mallonga nazo kun larĝaj naztruoj, ŝia karnodika buŝo, ŝia roza kaj blanka vizaĝkoloro, kaj eĉ la fajna blonda laguno, kiu pudris ŝiajn lipojn... ĉio elvokis estaĵon en plena juneco kaj en plej bona sano.
Kaj pro ŝia abunda hararo, ŝiaj haroj helaj kiel lino, ŝia hararo de norda knabino, kiel tiu de iamaj feinoj, oni nomis ŝin "la beleta blondulino" en la kvartalo.
Laure estis dudekjara.
Ŝia patrino Fernande ne ekvidis la malsaneton de sia filino. Ŝi daŭre listigis siajn postulojn, parolante dum ŝi frotis per grafita bulo la brulantan stovon. El ŝia ĉifono supreniris fumo, kiu fetoris brulodoron.
"Ĉu vi ne samopinias?" ŝi demandis.
Sed Laure ne plu ĉeestis. Ŝi sentis sin strange malsaneta. Ŝi volis hazarde respondi. Io neeltenebla tiklis ŝian gorĝon. Ŝi ektusis sed ŝia tusado finiĝis preskaŭ kun vomo. Ŝi sukcesis sin deteni.
Fernande nenion rimarkis.
Tiam Laure stariĝis kaj rapide eliris; kun malpezigo, ŝi enspiris la eksteran mildan aeron, la malfortan septembran venton, kiun varmetigis la subironta suno.
Tie, en la "korto"(*), Laure pli bone fartis, kvazaŭ ŝi denove ekvivis. Nun ŝi rigardis la "korton", sian "korton", kie ŝi naskiĝis, kie ŝi ĉiam loĝis.
Du vicoj da malaltaj domoj staris vidalvide, ses ambaŭflanke.
Farbitaj per kalko, kun la suba parto vernisita per gudro, same malpuraj, kadukaj eĉ ŝanceliĝemaj, ili samaspektis en fremdaj okuloj.
Sed Laure konis ilin de ĉiam kaj alkutimiĝis vidi ilin malsamaj.
La pordo de la familio Boli, la nigruloj, estis la plej malpura, tute skrapita de la piedbatoj de la infanoj.
Etaj freŝaj ventkurtenoj gajigis per ties hela tono la fenestrojn de la maljuna Elise.
Feliĉiga ĉeval-hufofero najlita sur la muro signalis la domon de Honoré Demasure, la komunisto.
Kaj, ĉar la familio Dauchy verde refarbis la lignaĵojn kaj ŝutrojn, ilia domo daŭre nomiĝis "la verda domo" malgraŭ dek kvin jaroj de suno kaj pluvo. En la okuloj de tiuj homoj, ĝi certe ankoraŭ estis.
Trairante la tutan "korton", densa reto de ferdratoj aspektis kiel tablotuko, je du metroj super la grundnivelo. Tie pendis la sabata lesivo, elmetaĵo de malriĉaj buntaj vestaĉoj, kiujn ŝveligis la vento.
Laure kurbiĝante iris ĝis la kortomezo, al la "komunejo". Tie troviĝis la unikaj pumpilo kaj necesejo, kiujn uzis ĉiuj luantoj.
Laure pumpis iom da akvo, surŝprucigis sian vizaĝon, kaj ree vigliĝis.
Sed ŝi ankoraŭ ne aŭdacis reiri hejmen. La nura penso pri tiuj odoroj de haringo kaj de bruligita ĉifono denove naŭzis ŝin.
(*)" korto" : fakte komuna aro de "kortoj" inter du vicoj da domoj en sakstrato (en Nordo de Francio). Tie loĝis malriĉaj homoj, kiuj precipe laboris por la teksa industrio.
NB : Mi konservis la francajn nomojn.
Prononco:
Thérèse : [te'rez]
Fernande : preskaŭ [fer'nand’]
Louis : [lu'i]
Drouvin : preskaŭ [dru'ven]
Laure : [lor]
Vouters : [vuters]
Elise : [e'liz]
Honoré Demasure : [ono're dema'zyr]
Dauchy : [do'ŝi]
------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------------------
6 comments
Ivar said:
Esprimo " Tiun tagon Fernande Drouvin servis haringojn" estas tre stranga kaj nekomprenebla. Kiamaniere oni eblas servi haringojn?
Pli bone estus diri jene: Tiun tagmezon Fernande Drouvin surtabligis haringojn por la tagmanĝo.
Amike, Ivar.
MIKELO (Michel Derey… replied to Ivar:
Ĝojigas min retrovi vin post mia longa silento (mi ne estis hejme dum pluraj semajnoj).
Feliĉe la retkonekto ŝajnas denove bone funkcii por viziti Ipernition, ĉu ne?
Koran dankon pro via grava rimarko! Fakte ankaŭ mi hezitis, kiam mi tradukis tiun frazon... (En la tekstaro, oni povas legi "Kiu helpis servi la manĝaĵon" - Artikolo de Monato) Sed temas precipe pri malofta uzo, ŝajne... kaj mi laŭvorte tradukis el la franca verbo - laŭ unu el miaj vortaroj, tio eblas.
"Surtabligi" vere estas la plej bona traduko ... kaj la taŭga vorto!!!
Denove, dankon! Vi estas elstara instruisto!
Pasigu tre agrablan semajnfinon!
Plej amike,
Mikelo
Roland Platteau said:
(jes tiuepoke la malŝatataj enmigrintoj estis la belgoj !)
MIKELO (Michel Derey… replied to Roland Platteau:
Mi samopinias koncerne la enmigrantojn... Fakte miaj geavoj estis (kaj ankaŭ mia edzino estas) belg-devenaj!
Plej amike el Castellane salutas vin
Mikelo
Roland Platteau replied to :
MIKELO (Michel Derey… replied to :
Havu tre agrablan semajnfinon, kara Roland.
Plej amike
Mikelo