KVINA ĈAPITRO
La domo apud la ĝardeno de la palaceto estis nun posedaĵo de Nantas, kiu aĉetis ĝin de sia bopatro.
Per iu kaprico, li malpermesis ludoni la mallarĝan mansardon, kie li baraktis du monatojn kontraŭ la mizero, post sia alveno en Parizon.
Ekde sia granda fortuno, li plurfoje sentis la bezonon supreniri por sin enŝlosi tie kelkajn horojn. Tie li jam suferis, tie li volis triumfi. Kiam ekaperis obstaklo, ankaŭ tie plaĉis al li pripensi; tie li faris la gravajn decidojn de sia vivo; tie li ree fariĝis la homo, kiu li estis iam.
Tial, antaŭ la neceso de sinmortigo, li decidis morti en tiu mansardo.
Nur proksime al la oka matene, Nantas finis sian laboron.
Timante endormiĝi pro laceco, li tralavis sin.
Poste li sinsekve vokis plurajn oficistojn por disdoni ordonojn.
Kiam alvenis lia sekretario, ili interparolis : la sekretario devis tuj porti la buĝetprojekton al la palaco Tuilerioj, kaj aldoni kelkajn klarigojn, se la imperiestro faros novajn obĵetojn.
Post tiam, Nantas opiniis, ke li jam sufiĉe faris. Ĉion li lasis en ordo; li ne foriros kiel bankrotinto, kiu freneziĝas. Finfine, li estis libera; li povis disponi pri sia propra vivo, sen ke oni lin akuzu pri egoismo aŭ malkuraĝo.
Sonis la naŭa. Estis tempo.
Sed, kunpreninte sian revolveron, kaj forlasonte la oficejon, li devis sperti lastan malagrablaĵon.
Fraŭlino Ŝuin prezentis sin por ricevi la promesitajn dek mil frankojn.
Li pagis ŝin kaj devis suferi ŝian familiarecon : ŝi ŝajnigis patrina kaj traktis lin iom kiel sukcesinta lernejano.
Se li ankoraŭ hezitus, tiu hontinda kompliceco decidigus lin al sinmortigo.
Li vigle supreniris kaj, en sia hasto, li lasis la ŝlosilon sur la pordo.
Nenio estis ŝanĝita. La murpapero havis la samajn ŝirojn; la lito, la tablo kaj la seĝo ĉiam troviĝis tie, kun sia odoro de malnova malriĉeco.
Dum momento, li spiris tiun aeron, kiu memorigis al li la antaŭajn klopodojn.
Poste, li proksimiĝis al la fenestro kaj ekvidis la saman forvidon el Parizo, la arbojn de l' palaceto, la Sejnon, la kajojn, tutan angulon de la dekstra riverbordo, kie la ondego de la domoj ruliĝis, altiĝis kaj konfuziĝis al la malproksima tombejo Père-Lachaise.
La revolvero kuŝis ĉe mane sur la lama tablo.
Li ne plu rapidis nun; li certis, ke venos neniu, kaj li povos trankvile sinmortigi.
Li revis kaj diris al si, ke li retrovas sin je la sama punkto kiel antaŭe, reveninte al la sama loko, kun la sama deziro sinmortigi.
Jam iun vesperon, en tiu loko, li volis rompi al si la kapon. Tiam li estis tro malriĉa por aĉeti pistolon; nur ekzistis la strata pavimo, sed tamen tie troviĝis la morto.
Tiel en la vivo, estas nur la morto, kiu ne trompas, kiu montriĝas ĉiam certa kaj preta.
Nur ĝin li konis, kiel solida.
Kvankam li multe serĉis, ĉio daŭre falis sub li; nur la morto estis certa.
Kaj li sentis tiun bedaŭron : li vivis dek troajn jarojn.
La sperto, kiun li faris pri la vivo, suprenirinte al la fortuno kaj la potenco, aspektis al li infaneca.
Al kio utilis elspezi tiom da volo? al kio utilis produkti tiom da forto?... ĉar finfine la volo kaj la forto ne estis ĉio...
Sufiĉis iu pasio por ĉion detrui.
Li stulte enamiĝis al Flavia, kaj la monumento, kiun li volis konstrui, krakis kaj disfalis kiel kastelo el ludkartoj, forportita de l' spiro de infano.
Tio estis mizera, tio similis la punon de ŝtelanta lernejano, sub kiu rompiĝas la branĉo, kaj kiu pereas de la peko, kiun li faras.
La vivo estis stulta : la superaj homoj finiĝis tiel banale kiel la stultuloj.
Nantas ekprenis la revolveron de sur la tablo kaj malrapide pafpretigis ĝin.
Unu momenton, plia bedaŭro moligis lin je tiu lasta horo.
Kiom da gravaj aferoj li estus farinta se Flavia estus lin kompreninta !
La tagon, kiam ŝi estus sin ĵetinta al lia kolo, dirante : "Mi amas vin !" - tiun tagon, li estus trovinta levilon por levi la mondon.
Tiam lia lasta penso estis granda malestimo koncerne la potencon, ĉar tiu forto, kiu devis ĉion doni al li, ne sukcesis doni al li Flavian.
Li levis sian armilon.
La mateno estis belega. Tra la fenestro tute malfermita la suno eniris, kunportante vekon de juneco en la mansardon. Malproksime, Parizo komencis sian laboron de giganta urbo.
Nantas premis la kanonon sur sian tempion.
Sed la pordo impetege malfermiĝis, kaj eniris Flavia.
Per unu gesto, ŝi deturnis la pafon; la kuglo enprofundiĝis en la plafonon.
Ambaŭ rigardis unu la alian.
Ŝi estis tiom senspira, tiom sufokiĝanta, ke ŝi ne povis paroli.
Finfine, ciumante lin la unuan fojon, ŝi eltrovis la vortojn, kiujn li atendis, la nurajn vortojn, kiuj povus decidigi lin plu vivi :
"Mi amas cin !" ŝi kriis en lian kolon, ĝemplorante, elŝirante tiun konfeson el sia orgojlo, el sia subpremita tuta estaĵo.
"Mi amas cin, ĉar ci estas forta!"
FINO
0 comments