Li devis sidiĝi sur la litrando. Nenion elvokis al li la nomo de fraŭlino Ŝuin.
Li preferis atendi, ke ŝi mem bonvoleme ĉion klarigos. Sed ŝi ne rapidis; per unu rigardo, ŝi jam ĉirkaŭvidis la mallarĝan ĉambron kaj ŝajnis heziti kiel ŝi komencos la interparolon.
Fine, ŝi ekparolis kun tre dolĉa voĉo, reliefigante la tiklajn punktojn per rideto.
"Sinjoro, mi venas kiel amikino... Oni rakontis al mi plej kortuŝajn aferojn pri vi. Sed tute ne kredu pri kaŝobservo. En ĉio tio ekzistas nur la vigla volo utili al vi.
Mi scias, kiom malfacila estis via vivo ĝis nun, kiom da kuraĝo vi devis uzi, klopodante eltrovi postenon, kaj kia estas hodiaŭ la malplaĉa rezulto de tiom da streboj...
Refoje pardonu, sinjoro, ke mi enmiksiĝas tiel en vian privatan vivon. Mi promesas al vi, ke nur simpatio ... "
Nantas ne interrompis ŝin; li fariĝis pli scivola, opiniante ke la pordistino verŝajne rivelis al ŝi tiujn detalojn. Fraŭlino Ŝuin povis plue paroli, tamen ŝi pli kaj pli serĉis laŭdajn kaj karesajn manierojn por diri la aferojn.
"Vi estas viro kun granda estonteco, sinjoro. Mi permesis al mi observi viajn provojn, kaj mi estis vere impresita de via admirinda firmeco malgraŭ via malfeliĉo. Fine, ŝajnas al mi, ke vi multe sukcesus, se iu donus al vi helpan manon."
Ŝi denove haltis. Ŝi atendis iun vorton.
La juna viro kredis, ke tiu virino venas proponi al li postenon. Li respondis, ke li akceptos ion ajn.
Sed nun, kiam estis disrompita la glacio, ŝi abrupte demandis lin:
"Ĉu malplaĉus al vi edziĝi?"
"Ĉu edziĝi?" Nantas ekkriis. " Nu, je Dio! Kiu bonvolus akcepti min, sinjorino?... Iu malriĉa fraŭlino, kiun mi eĉ ne povus nutri?!"
"Ne! Fraŭlino tre bela, tre riĉa, de bonege parenciĝinta familio, kaj kiu tuj enmanigos al vi la rimedojn por trafi la plej altan postenon."
Nantas ne plu ridis.
"Nu, pri kiu merkato temas? " li demandis, instinkte mallaŭtigante la voĉon.
"Tiu fraŭlino estas graveda, kaj necesas, ke vi akceptu la infanon kiel vian" nete diris fraŭlino Ŝuin, kiu forgesis siajn mildajn dirmanierojn por pli rapidigi sian aferon.
La unua reago de Nantas estis elĵeti tiun svatanton* el la domo.
"Jen malgloriga propono!" li murmuris.
"Ho! Ĉu malgloriga?!" ekkriis fraŭlino Ŝuin, retrovinte sian mielan voĉon. "Mi ne konsentas pri tiu aĉa vorto... La vero, sinjoro, estas, ke vi savos familion de la malespero. La patro nenion scias; la gravedeco estas ankoraŭ freŝdata, kaj mi mem pripensis tiun aranĝon: edzinigi la kompatindan knabinon kiel eble plej baldaŭ kaj prezenti la edzon, kiel la patron de l'infano...
Mi bone konas ŝian patron; li mortus pro tio... Mia aranĝo mildigos la baton; li opinios pri riparo de la peko.
Estas malfeliĉe, ke la vera deloginto estas mem edziĝinta. Ho! Sinjoro! Estas viroj, al kiuj tute mankas la morala sento."
Ŝi povintus longe paroli tiel. Nantas ne plu aŭskultis ŝin.
Kial do li malkonsentus? Li ĵus intencis vendi sin, ĉu ne?
Nu, oni venis aĉeti lin.
Tiom ŝi al li, tiom li al ŝi!
Li donos sian nomon, oni donos al li oportunon. Temis pri kontrakto kiel iu ajn alia.
Li rigardis sian pantalonon makulitan de Pariza koto; li sentis, ke li ne manĝis de la hieraŭo; en lian koron revenis la tuta kolero de la
dumonataj serĉoj kaj humiliĝoj.
Finfine! Li baldaŭ ekpaŝos en tiun mondon, kiu forpelis lin kaj ĵetis lin al memmortigo.
Li krude diris:
"Mi konsentas."
Kaj li postulis precizajn klarigojn de fraŭlino Ŝuin.
Kiom ŝi deziras por sia perado?
Ŝi protestis; ŝi deziris nenion.
Tamen, ŝi fine petis dudek mil frankojn de la monsumo, kiun ricevos la juna viro.
Ĉar li ne marĉandis, ŝi montris sin komunikema.
"Aŭskultu, mi mem pensis pri vi. La juna fraŭlino ne rifuzis, kiam mi menciis vian nomon.
Ho! Temas pri bona afero! Iam poste vi dankos min!
Mi povintus trovi noblan viron; iun mi konas, kiu kisus miajn manojn. Sed mi preferis elekti ekster la mondumo de tiu kompatinda infano. Tio ŝajnos pli romaneca... Kaj vi plaĉas al mi; vi estas amika... Vi havas solidan spiriton! Ho! Vi bonege sukcesos! Ne forgesu min; mi estas tute je via servo."
Ĝis tiam, ŝi diris neniun nomon. Je la demando de Nantas, la maljuna fraŭlino stariĝis kaj refoje prezentis sin dirante:
"Fraŭlino Ŝuin. Mi estas guvernistino ĉe la barono Danvillers ekde la forpaso de la baronino. Mi mem edukis fraŭlinon Flavian, la filinon de la barono... Fraŭlino Flavia estas la persono, pri kiu temas."
Kaj ŝi foriris, diskrete metinte sur la tablon koverton, kiu enhavis banknoton da kvincent frankoj. Tio estis antaŭpago, kiun ŝi mem donis, por kovri la unuajn elspezojn.
Kiam li estis sola, Nantas iris stari ĉe la fenestro. La nokto estis tre obskura. Oni distingis nur la mason de la arboj pro la denseco de l' ombro. Brilis unu fenestro sur la malhela fasado de la palaceto.
Tiel temis pri tiu granda blondulino, kiu iris kun reĝinaj paŝoj, kaj ne degnis rigardi lin. Se temis pri ŝi aŭ aliulino, tio ne gravis, fakte! Ne la juna virino mem partoprenis la kontrakton.
Tiam, Nantas levis la okulojn pli alten: al Parizo, kiu grumblis en la tenebro; al la kajoj, la stratoj, la vojkruciĝoj de la maldekstra riverbordo lumigitaj per la dancantaj flamoj de la lumgaso...
Li fariĝis familiara kaj supera, kaj li ciumis Parizon :
"Nun, ci estas mia!"
* svatanto/ svati : vortaro.net/#svati
FINO DE L' UNUA ĈAPITRO
-------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------
4 comments
Ivar said:
- Almenaŭ por mi la frazo " Temis pri kontrakto kiel iu alia" estas nekomprenebla.
- makulita de Pariza koto ( sen " la "devas esti)
- per la dancantaj flamoj
MIKELO (Michel Derey… replied to Ivar:
Refoje : dankegon pro via senlaca helpo kaj la spertaj proponoj!
Pasigu tre agrablan semajnfinon! (Ĉi tie, nun sunas kaj varmas kiel en somero!).
Plej amike el la departamento Nordo en Francio, salutas vin
Mikelo
Ivar replied to :
MIKELO (Michel Derey… replied to :
Ĝuu la someran veteron!