Li dormis kelkajn horojn, kaj ŝi restis senmova, sidanta antaŭ li.
Silente fluis larmoj sur ŝia pala maljuna vizaĝo.
Iom pli malfrue, ŝi vekis lin, suprenirigis lin en la ĉambron de la infanoj kaj kuŝigis lin.
Li iom deliris. Li laŭtvoĉe parolis, laŭvice tuŝis la lokon inter la stangoj de la lito de Andreo, kie iam pendis la ikono, kaj la kalendaron sur la muro, ankoraŭ ornamitan de kolora portreto de l' caro, kiel dum sia infanaĝo.
Li fingre montris la paĝon kun la dato 18an de majo 1918, rediris:
"Mi ne komprenas, mi ne komprenas..."
Poste kun rideto li rigardis la latkurtenon, kiu dolĉe balanciĝis, la parkon, la arbojn lumigitajn de la luno kaj tiun lokon apud la fenestro; tie la malnova pargeto iomete enkaviĝis kaj la malforta lunlumo plenigis tiun spacon, kiu iom trembrilis kiel laktoflako.
Kiom da fojoj, dum lia frato dormis, li ellitiĝis kaj daŭre sidis tie sur la planko, aŭskultante la tirharmonikon de l' koĉero, la mallaŭtigitajn ridojn de la servistinoj...
La siringoj forte odoris, kiel ĉi-nokte... Li atente aŭskultis, nevole gvatis la ĝeman tonon de l' tirharmoniko en la silento.
Sed nur obtuza kaj mallaŭta tondrado trairis la aeron de tempo al tempo...
Li restariĝis, tuŝis la ŝultron de Tatjana Ivanovna, kiu sidis apud li en la mallumo.
"Kio estas tio?"
"Mi ne scias. De hieraŭ oni aŭdas ĝin.Tio estas la tondro, eble la maja tondro..."
"Ĉu vere tio?" li diris.
Li subite ridis kaj fikse rigardis ŝin per siaj larĝe malfermitaj okuloj, kiujn la febro heligis kaj kvazaŭ bruligis ilin de iu kruda lumo. "Tio estas la kanono, oldulino mia!... Tion mi ja konjektis... Estis tro bele!..."
Li eligis konfuzajn parolojn miksitajn kun ridoj, kaj li klare diris:
"Ho! trankvile morti en tiu lito!... Mi estas laca..."
En la mateno la febro jam falis; li deziris ellitiĝi, eliri en la parkon, kiel antaŭe spiri la freŝan printempan aeron, varmetan kaj puran... Nur tio ne ŝanĝiĝis...
La forlasita parko plena de sovaĝaj herboj aspektis mizera kaj trista.
Li eniris en la etan pavilonon, surplanken kuŝiĝis, maŝine ludis kun la splitoj de la pentritaj vitroj, rigardis la domon tra la vitropecoj.
Iun nokton, en la malliberejo, dum li ĉiutage atendis sian ekzekuton, en sonĝo li vidis la domon tian, kia ĝi aspektas al li hodiaŭ el la fenestro de la eta pavilono; sed tiam ĝi estis malfermita, kun ties teraso kovrita per floroj. En sia dormo, li eĉ aŭdis la paŝojn de la ringokolomboj sur la tegmento. Kun eksalto li vekiĝis kaj pensis:
"Morgaŭ okazos morto, tio certas. Nur antaŭ ol morti, oni povas tiel memori..."
La morton li ne timis. Sed forpasi dum tiu revolucia tumulto... de ĉiuj forgesita, forlasita... Ĉio tio estas stulta.
Nu, li ankoraŭ ne estas mortinta... Kiu scias? Eble li povos fuĝi...
Tiu domo... Li ja kredis neniam plu revidi ĝin, kaj tie ĝi estas, kun tiuj splitoj de la pentritaj vitroj ĉiam rompitaj de la vento, kaj kun kiuj li infanaĝe ludis, kaj imagis montetojn en Italio... sendube pro ties violkoloro kiel sango kaj nigra vino...
Tatjana Ivanovna eniris kaj diris: "Via patrino vokas vin, kara mia..."
Tatjana Ivanovna eniris tenante en la mano pladon de terpomoj kaj pano.
"Kiel vi elturniĝas por manĝi?" li demandis.
"Je mia aĝo, oni ne bezonas multon. Mi ĉiam havis terpomojn kaj en la vilaĝo oni kelkfoje trovas panon... Neniam io mankis al mi..."
Ŝi surgenuiĝis apud li, donante manĝi kaj trinki kvazaŭ li estus tro febla por levi la manĝaĵojn al siaj lipoj.
"Jurij... kial ne foriri nun?"
Li kuntiris la brovojn kaj senvorte rigardis ŝin.
Ŝi diris:
"Vi povus piediri ĝis la domo de mia nevo, li ne malutilos al vi. Se vi havas monon, li helpos vin trovi ĉevalojn, kaj vi povus iri al Odeso... Ĉu estas for?"
"Tri, kvar tagojn per trajno dum normala tempo... Sed nun... Dio nur scias?..."
"Kion fari? Dio helpus vin. Vi povus reiri kun viaj gepatroj kaj doni tion al ili. Mi neniam volis doni ĝin al iu", ŝi diris, montrante la orlon de sia robo. "Tiuj estas la diamantoj de l' granda koliero de via patrino. Antaŭ ol foriri, ŝi petis, ke mi kaŝu ilin. Nenion iIi povis kunpreni; ili foriris dum la nokto, kiam la Ruĝuloj metis sub sian kontrolon la vilaĝon Temnaja, kaj ili timis esti arestitaj... Kiel ili vivas nun?"
"Verŝajne malbone", li lace respondis levante la ŝultrojn. "Nu, morgaŭ ni vidos... Sed vi iluziiĝas : ĉie estas same, kaj almenaŭ ĉi tie la kamparanoj konas min; mi neniam malutilis al ili..."
"Kiu povas scii, kion ili havas en la animo, tiuj hundoj?" ŝi grumblis.
"Morgaŭ... morgaŭ..." li rediris, fermante la okulojn. "Ni vidos morgaŭ... Tiel agrable estas ĉi tie, Dio mia!..."
--------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------
4 comments
Ivar said:
- la ĝeman tonon de l'en silento tirharmoniko ( tute nekomprenebla frazo! )
- Nur tio ne ŝanĝiĝis.
- Via patrino vokas vin, kara mia... ( en ruslingva varianto: bebo mia aŭ infaneto mia)
- kaj vi povus iri al Odeso
- kiam la Ruĝuloj metis sub sian kontrolon la vilaĝon Temnaja
- de fore atingis lin ( aŭ estis aŭdebla) nur mallaŭta tondrado
MIKELO (Michel Derey… replied to Ivar:
Bonvolu pardoni ĉar mi ne povas "normale labori" sen mia persona komputilo (precipe pro malsufiĉa tempo)... tial foje okazas kelkaj nekompreneblaj eraroj (ekz. la unua!).
Viaj proponoj tre plaĉas al mi....
Tamen mi ne bone komprenas vian lastan rimarkon; verŝajne vi mem tradukis el la rusa versio de la novelo, ĉu ne? ... Mi parte ŝanĝis tiun frazon laŭ viaj proponoj (fino de la 4a paragrafo).
Kun la espero, ke la nova traduko sonas pli ĝuste, mi kore salutas vin plej amike el suda Francio,
Mikelo
Ivar said:
La unuan fojon en la rusan lingvon verko " Aŭtunaj muŝoj" estis tradukita en la jaro 1931.
MIKELO (Michel Derey… replied to Ivar:
Mi ankaŭ esperas, ke plaĉas al vi la rusa versio de tiu novelo....
Pasigu tre agrablan semajnfinon!
Kun miaj plej amikaj salutoj kaj pensoj
Mikelo