KARAVANO DE “OROBIE” MONTAROJ kaj ESPERANTO!!!
KIO ESTAS?
“Karavano de Orobie” estas iniciato de Legambiente Bergamo (www.legambientebergamo.it), media asocio, kune kun la Parko de Bergamaj “Orobie” kaj kune kun Esperantujo, kunligata al nacia (itala) kampanjo de Legambiente “Karavano de la Alpoj”.
Per piedirado tra la teritorio de Alpoj “Orobie” inkluzivita en la Natura Regiona Parko kaj per serio de eventoj, Legambiente Bergamo intencas proponi prikonsideron pri la temo de turismo en la Alpoj, sugestante alternativojn koherajn kun la medio. Celo de la Karavano estas diri ke eblas agi subteneblan turismon, vojaĝon, simple marŝante kaj malkovrante lokajn belecojn (multaj lokaj politikistoj subtenas fakte malsubteneblan turismon per neĝ-instalaĵoj kiuj turpigas naturon, eĉ sciantaj ke neĝo ne estas multa lastatempe...).
Per kunlaborado de Marino Curnis (bergama esperantisto kaj vojaĝanto fama pro piedvojaĝo el Bergamo al Irano “Eurasia Pedibus Calcantibus”, www.marinocurnis.com), la internacia esperantujo kaj multaj lokaj organizoj, la “Karavano de Orobie” estas eskurso tute piede, laŭ 300 kilometroj kaj dum 18 tagoj, malkovrante la estaĵoj en la Parko de “Orobie” Alpoj. Dum marŝado estas kelkaj oficialaj eventoj (precipe vespere), kaj apartaj okazoj (renkontiĝoj kun lokaj loĝantoj malkovrante la lokan kulturon).
KIAM?
Ekde la 23-a aŭgusto ĝis la 10-a septembro 2008. Vi povas elekti dum kiom da tagoj partopreni, tamen vi devas ĝin komuniki al organizantoj (sube estas la kontaktoj). Poste, ekde la 12-a ĝis la 14-a de septembro okazos la tria festivalo pri la subtenabla vojaĝo “Zaino Zingaro” (=Cigana DorsoSako) en Mezzoldo (Bergamo).
KIU PARTOPRENAS?
La karavano estas por ĉiuj, ge-esperantistoj kaj ne ge-esperantistoj, kiuj volas partopreni al piedirado kaj al kunligitaj eventoj.
KIAL PARTOPRENI?
Unue ĉi-jare estas internacia jaro pri lingvoj, Esperanto estas nia propono. Due per la Karavano kaj per la E-Partopreno, oni eblas doni grandan amaskomunikilan videblecon al temoj de Medio, Subtenebla Turismo, Lingvo kaj Esperanto.
KIOM DA MONOJ KOSTAS?
Legambiente Bergamo oferas per aliĝo de 30 euroj asekuron al partoprenantoj kaj asocian membrokarton kaj tranoktadon (kiam eblus, Legambiente aranĝas per helpo de urbestroj malmultekost-dormejojn ekzemple en gimnastejoj, lernejoj, ktp.). Kunportu dormosakon! Pri manĝaĵo oni devas aĉeti ĝin dum marŝado (ĉiu devas zorgi pri ĝi per sian monon). Kosto estos espereble (pro manĝo kaj dormo), 15€ tage. Vojaĝo kaj vizo al Italio estas je kosto de aliĝantoj.
KONTAKTOJ
Por partopreni aŭ akiri pli da informoj pri la “Karavano de Orobie”:
1 comment
Marko said:
Dankon denove, Imre.