Loading
Pri kolektado kaj kolektantoj
Kolektado estas ne nur pasio, sed tre diligenta, pacienca kaj trankvila okupo. Kiom kolektas la homoj? Iuj ŝerce diras ,,kion ne kolektas?" La animtrezoroj de la homoj estas kolektitaj, antaŭ ĉio en la libroj. Tial plej multaj estas kolektantoj de libroj.Aliaj estas kolektantoj de ilustritaj kartoj, serioj de poŝtmarkoj, specialaj rememoraj moneroj, glumarkoj, etikedoj, kalendaretoj k.a. Tasko de specialaj esploroj estas la okazoj, kiam unu hobio ne nur distras kaj senlacigas, sed kuracas. La kolektado kaj legado de humoraĵoj, la aŭskultado de ŝatata muziko, la florplantado, akvariumado de fiŝetoj, brodado, okupo kun filatelio, numizmatiko, ofte efikas bonege al la homo.
Kvankam mi ne estis kolektanto, mi estis devigata kolekti esperantaĵojn. Kial? Dum la komunisma reĝimo, rumaniaj esperantistoj devis pruvi ke Esperanto estas utila kaj uzebla lingvo. Ankaŭ mi devis organizi la esperantajn ekspoziciojn pri diversaj temoj. Do mi kolektis amason da dokumentojn pri Esperanto, E-gazetaron, esperantistajn librojn kaj aliajn esperantaĵojn. La valoro de E-kolekto estas ne priskribebla. Dank al tiu pasio estas konservitaj multaj dokumentoj, atestaĵoj, kiuj ofte estus perditaj. En ne kalkuleblaj horoj mi tre obstine tra serĉis arkivojn, intereton por ion akiri, kopii aŭ skani. Por preventi perdojn de la Esperanta kultura kaj historia heredaĵoj kaj esti ŝtate protektita kolekto kaj tiel eblas garantii sian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto, mi intencas fordoni ĉion Nacian Rumanan Bibliotekon aŭ Rumanan Akademian Bibliotekon kiu estos disponigeblaj ĉion al legantoj. Ankaŭ mi dokumentis la materialon kaj mi disponigis ion en mia Ipernity-spaco. Se iu el miaj ret-amikoj deziras havi la kopiojn laŭ miaj dokumentoj, bonvolu skribi ĉe adreso: marian_vochin@yahoo.ie kaj mi volonte sendos ĝin al li.

6 comments

Ivar said:

Kara Marian!Mi tutplene konsentas kun Vi.Kolekti ion estas interesa okupigxado.Grandan kvanton de miaj E-to libroj mi fordonis al la loka urba biblioteko.Kelkajn E-to gazetojn,kiuj mankis en E-to muzeo en urbo Kauxnas de Litovio mi transdonis tien.Sed bedauxrinde pli ol 1500 E-to gazetojn kaj revuojn diverslandajn mi neniigis,cxar cxio cxi tio okupis tro multe da loko en mia malgranda logxejo.
Dum la komunisma regximo plej bona situacio rilate Esperanton estis en Bulgario kaj Hungario.
11 years ago ( translate )

Bernardo said:

Kara Marian, vi jam tre ofte ĝojigis mi per la skanaĵoj de via bela kolekto. Dankon pro tio!
11 years ago ( translate )

Saluton al ciuj...!… said:

Kara Marian;
Dankon per Esperanton.
6 years ago ( translate )

Saluton al ciuj...!… said:

Et depuis en 2020......?????? Nous sommes en novembre 2020...?????
4 years ago ( translate )

Saluton al ciuj...!… said:

En juillet 2021 je relis ce très beau texte en Esperanto... Merci.
Danilo2021
3 years ago ( translate )

Saluton al ciuj...!… said:

En janvier 2022.... Toujours très intressant...!!!

Dankon.
3 years ago ( translate )